Jule Styne | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Julius Kerwin Stein | ||||
Naskiĝo | 31-an de decembro 1905 en Londono | ||||
Morto | 20-an de septembro 1994 (88-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Usono vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Jule Styne vd | ||||
Okupo | komponisto kantoverkisto filmkomponisto vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Gypsy: A Musical Fable ❦ One Night Stand vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julius Kerwin STYNE (naskiĝis la 31-an de decembro 1905 kiel Julius Kerwin Stein en Londono; mortis la 20-an de septembro 1994 en Novjorko) estis usona komponisto
Jule Styne naskiĝis kiel filo de juda familio elmigrinta el Ukrainujo, kiu post iom longa interstacio en Britujo atingis Usonon en 1912. Kiel alte talentita pri muziko la infano ricevis instruon pri pianludo kaj muzikis kun la simfoniorkestroj de Ĉikago, Detrojto kaj Sankta-Luiso. Ja pro tro malgrandaj manoj kaj pro vundado de la dekstra montrofingro li turniĝis kiel dekkelkjarulo al la distra muziko, muzikis en ĵazbandoj kaj komponis kantojn.
Ekde meze de la 1930-aj jaroj li laboris kiel kantverkisto kaj lingvoinstruisto en Holivudo. Tie lin ligis pli intima kunlaboro kun Frank Loesser kaj Sammy Cahn. Kun Cahn li kunverkis filmmuzikalojn, i. a. kun Frank Sinatra. Li publikigis proksimume 1500 kantojn - por Three Coins in the Fountain el la samnoma filmo li ricevis en 1955 Oskaron.
Meze de la 1940-aj jaroj li labori ĉe la Broadway. Al la plej famaj muzikaloj, kiujn li komponis, apartenas Gypsy, Gentlemen Prefer Blondes kaj Funny Girl. Lia ĝis nun plej fama komponaĵo estas la kanto People el Funny Girl, kiu famigis Barbran Streisand.