Julius Caesar Scaliger | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jules César Scaliger | |||||
Naskonomo | Giulio Bordon | ||||
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1484 en Riva del Garda | ||||
Morto | 21-an de oktobro 1558 (74-jaraĝa) en Agen | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • meza franca vd | ||||
Loĝloko | Agen vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Benedetto Bordone (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Joseph Justus Scaliger ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto kuracisto filozofo klasikisto ![]() | ||||
Laborkampo | Renesanca humanismo ![]() | ||||
| |||||
Filozofo ![]() | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julio Cezaro Skaliĝero (1484-1558) (* Riva del Garda, en la 23-a de aprilo 1484 - Agen, Lot-et-Garonne, en la 21-a de oktobro 1558) estis itala humanisto, poeto, naturalisto, erudiciulo, kuracisto, filozofo kaj botanikisto. Kvankam li estas italdevena, li pasis la plejan parton de sia vivo en Francio kaj uzadis la teknikojn kaj malkovrojn de la Renesanca humanismo por defendi la Aristotelismo kontraŭ la novajn konojn. Malgraŭ sia aroganta kaj polemikema dispozicio, lia reputacio laŭ siaj samtempuloj estis alta, kaj oni juĝis lin tiel distingita dank'al lia konoj kaj talentoj, kiu, laŭopinie de Jacques Auguste de Thou[1], neniu el la antikvuloj povus esti metita super lin, kaj en la epoko kiam li vivis, ne estis alia egalulo. Li estis patro de la itala humanisto Joseph Justus Scaliger.
Lia origina nomo estis Giulio Bordone Della Scala. Li estis devenanto de la familio Della Scalla, kiu, dum 150 jaroj, estis la regnantoj de Verono. Li eble estis filo de Niccolò della Scalla, kaj nepo de Vilhelmo della Scalla (1350-1404), Lordo de Verono.[2]. Kiam li estis dekdujara, lia protektanto, la imperiestro Maksimiliano la 1-a lin nomumis unu el siaj paĝioj. Li restis deksep jarojn serve de la imperiestro, kie li distingiĝis unue kiel soldato, kaj poste kiel kapitano. Sed, li tute ne lasis la kultivadon eĉ de la beletristiko, eĉ de la artoj, kiujn li studis kun konsiderinda sukceso sub la direktado de Alberto Durero. Li lernis ĉe Giovanni Giocondo.
Poste multe da vojaĝoj, Giulio Cesare Scaliĝero foriris al Francio (1525) kune kun la episkopo de Agen, Antonio de La Rovere[3], kaj tie ekloĝis dum tridekdu jarojn kiel kuracisto, kaj kie li akiris la rajtojn por nacianiĝi. Principe li faris kritikojn kontraŭ la tiamaj plej saĝaj kleruloj, kaj ekis krei reputacion kie lia saĝo kaj liaj multenombraj verkoj treege ekkreskis. Li estis renome universala homo kaj liaj konoj ĉirkaŭprenis ĉiujn sciencojn, tamen, li akiris sian famecon dank'al siaj prigramatikaj konoj. Li faris amikecon kun Miĥaelo de Notredamo, kiu iam asertis, ke Scaliĝero "estis perfekta geniulo, kaj povas esti komparata nur al Plutarko".
En 1531, li publikigas siajn unuajn satiraĵojn kontraŭ Erasmo de Roterdamo, defende de Cicerono kaj de la ciceronianoj. Ofendita kun la silento de Erasmo, pli vigle li leviĝis, per nova satiraĵo en 1536, sed la kontraŭulo simple estis malaperinta. En 1538, li estis akuzita pri herezio, tamen liaj juristaj amikoj lin absolvis, inter ili estis Arnoul Le Ferron (1515-1563)[4], ankaŭ konata kiel Arnoldi Ferroni Burdigalensis.