János Erdélyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1814 en Veľké Kapušany | ||||
Morto | 23-an de januaro 1868 (53-jaraĝa) en Sárospatak | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Kornélia Vahot (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Pál Erdélyi (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto instruisto literaturkritikisto advokato verkisto ĵurnalisto filozofo ![]() | ||||
Laborkampo | Hungara literaturo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János ERDÉLYI [jAnoŝ erdEji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Erdélyi János estis hungara poeto, verkisto, esteto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Liaj nepoj estis Zsuzsanna Erdélyi kaj Ilona T. Erdélyi.
János Erdélyi naskiĝis la 1-an de aprilo 1814 en Kiskapos (nun apartenaĵo de Veľké Kapušany, Slovakio). Li mortis la 23-an de januaro 1868 en Sárospatak.
János Erdélyi frekventis lernejon en Sárospatak, dume li edukis en riĉaj familioj. En 1837 li akiris diplomon pri juristo kaj li trovis postenon en Pest (urbo). Baldaŭe li perdis ĉiujn familianojn, sekve li restis sola. Li vojaĝadis kaj partoprenis en redaktado de revuo, poste li iniciatis kolektadon de hungaraj popolkantoj. Dum la revolucio en 1848-1849 li estris la Nacian Teatron de Pest. Fine li instruis en ĉeflernejo.