József Róna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rozner József |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1861 en Lovasberény |
Morto | 31-an de decembro 1939 (78-jaraĝa) en Erzsébetváros |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 3C-11-19 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gizella Keményffi (en) (1892–) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
József Róna [jOĵef rOna], laŭ hungarlingve kutima nomordo Róna József estis hungara skulptisto, instruisto, framasono [1][rompita ligilo].
József Róna [2] naskiĝis la 1-an de februaro 1861 en Lovasberény, li mortis la 31-an de decembro 1939 en Budapeŝto.
József Róna devenis el malriĉa juda familio. Li frekventis artan akademion en Vieno helpe de stipendio, poste majstrolernejon de Caspar von Zumbusch. En 1885 lia skulptaĵo estis premiita kun stipendio al Romo. En 1886 li establis skulptistan atelieron en Budapeŝto. Li ricevis plurajn (ankaŭ eksterlandajn) premiojn. Li estis nomumita reĝa ĉefkonsilisto.