La Kanad-usona Konsento pri Libera Negoco aŭ Kanad-usona Konsento pri Libera Komerco, en angla Canada–United States Free Trade Agreement (CUSFTA), oficiale Free Trade Agreement between Canada and the United States of America, france Accord de libre-échange entre le Canada et les États-Unis D'Amérique), estis interkonsento pri internacia komerco atingita de negocistoj de Kanado kaj Usono la 4an de Oktobro, 1987, kaj subskribita de la estroj de ambaŭ landoj la 2an de Januaro, 1988. Tiu interkonsento laŭgrade nuligis ampleksan gamon de komercaj limigoj por dek-jara periodo, kaj rezultis en substanca pliigo de trans-lima komerco kiel pliigo de la lasta anstataŭita komercokonsentyo.[1] Per la aldono de Meksiko en 1994, FTA estis superita de la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (en angla: North American Free Trade Agreement (NAFTA), en franca: Accord de libre-échange Nord Américain (ALENA), hispana: Tratado de Libre Comercio de América del Norte (TLCAN)).[2]
Kiel asertita en la interkonsento, la ĉefaj celoj de la Kanad-usona Konsento pri Libera Negoco estis la jenaj: