Katarzyna Piskorska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1937 en Varsovio |
Morto | 10-an de aprilo 2010 (73-jaraĝa) en Smolensk |
Mortokialo | Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Patro | Tomasz Piskorski |
Patrino | Maria Piskorska (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Katarzyna Wanda Antonina PISKORSKA (naskiĝis la 2-an de marto 1937 en Varsovio, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) estis skolta gvidantino, pola artistino-skulptistino kaj projektantino de medaloj.
Katarzyna Piskorska estis filino de Tomasz kaj Maria Podgórska, kiuj havis du filinojn. Ŝi perdis la patron en la aĝo de 2 jaroj, kiam li estis internigita en Starobilsk, kaj poste pafmortigita en Ĥarkovo.
Dum la ribelo de Varsovio loĝis kun la patrino ĉe la str. Nowy Zjazd 3. Post detruo de la domo translokiĝis al domo de siaj geavoj en la Vilao de Podgórski ĉe la str. Powsińska.
Post falo de la insurekcio ŝi devis iri al Konstancin, kaj poste translokiĝis al Zabrze kie lernis. Post reveno al Varsovio en 1948 daŭrigis lernadon en la kvartalo Sadyba. Abiturientiĝis en 1956 finante Liceon pri Belartoj.
En 1956 sukcesis ekzamenojn ĉe Fakultato de Skulptarto de la Akademio de Belartoj en Varsovio kaj ĉe Biologia Fakultato de la Varsovia Universitato, tamen pro politikaj kaŭzoj estis forigita de ambaŭ lokoj . Ŝi nur povis resti libera aŭskultantino ĉe la Belarta Akademio kaj fine de la jaro ricevis studentan indekson. La fakultaton finis ĉe profesoro Franciszek Strynkiewicz en 1962 kaj eklaboris en kelkaj lernejoj kiel instruistino pri plastikaj artoj. En 1980 pro politikaj kaŭzoj estis maldungita.
Ŝi pereis en la katastrofo de pola aviadilo Tu-154M en Smolensk la 10-an de aprilo 2010.
Kiel filino de skoltestroj de la naskiĝo estis edukata en la spirito de amo por la Patrujo kaj de la skoltaj valoroj. En loĝejo de ŝiaj gepatroj helpis al la patrino, kiu agis kadre de la Konsilantaro por Helpo al Judoj. En ŝia domo kaŝiĝis judoj. Dum la varsovia ribelo zorgis pri vunditoj kaj kudris rimenojn por pafiloj.
En 1947 estis akceptita al skolta taĉmento. Samjare partoprenis skoltan tendaron en Zakopane. En 1959 iĝis skolta gvidantino. En 1961 ĉesis sian agadon en skolta movado pro politikaj ŝanĝoj ene de ĝi. Ekde la 13-a de decembro 1981 helpis al Solidareco. En ŝia domo funkciis printilo por samizdata agado kaj kaŝiĝis aktivuloj de subtera solidareca agado.
Ŝi partoprenis en pli ol 120 tutpollandaj kaj internaciaj ekspozicioj de kreado, i.a. en: