Kazimierz Ajdukiewicz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kazimierz Ajdukiewicz | |||||
Naskiĝo | 12-an de decembro 1890 en Ternopilo | ||||
Morto | 12-an de aprilo 1963 (72-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Faculty of Philosophy in the Lviv University (en) Universitato de Göttingen Lviva Universitato vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo universitata instruisto tradukisto pedagogo matematikisto vd | ||||
Laborkampo | Logiko, ontologio kaj analiza filozofio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Kazimierz Twardowski vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kazimierz Ajdukiewicz (naskiĝis la 12-an de decembro 1890 en Tarnopol, mortis la 12-an de aprilo 1963 en Varsovio) estis pola filozofo kaj logikisto, reprezentanto de Lvova-Varsovia skolo.
Li lernis en Krakovo kaj Lvovo. En 1908 komencis studi filozofion en Lvova Universitato. En 1912 li doktoriĝis ĉe Kazimierz Twardowski kaj estis disĉiplo de Jan Łukasiewicz. Studis ankaŭ matematikon ĉe Wacław Sierpiński kaj fizikon. Poste studis en Göttingen ĉe Edmund Husserl kaj David Hilbert.
Dum la unua mondmilito partoprenis en aŭstria armeo. Li estis honorita pro sia batalemo. Kiel volontulo partoprenis polan-bolŝevikan militon finante soldatservon kiel kapitano pri artilerio.
En 1921 li docentiĝis en Varsovia Universitato per disertaĵo Z metodologii nauk dedukcyjnych (El metodologio de deduktaj sciencoj) sub direktado de Kazimierz Twardowski. Poste li prelegis en Lvova Universitato kaj instruis en lernejoj. En 1926 eklaboris en Varsovia Universitato.
En 1945 jaro li atingis katedron en Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. Poste estis rektoro de tiu universitato. Membro de Pola Scienca Akademio kaj Pola Akademio de Scipovoj. Al liaj studentoj apartenis Stefan Swieżawski.
Ajdukiewicz estas kreinto de reciproke netradukeblaj nociaj aparatoj, do li kreis regajn regulojn de lingvoj kaj iliaj nociadoj de mondo. Li interesiĝis pri semantiko, epistemologio kaj ĝenerala metodologio de sciencoj. Unue li estas proksima al nova pozitivismo. Li estis kontraŭulo de irracionalismo. Liaj lingvaj verkoj estis uzitaj en tradukiloj.