Ken Saro-Wiwa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ken Saro-Wiwa Ken Saro-Wiwa | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1941 en Bori, Kolonia Niĝerio | ||||
Morto | 10-an de novembro 1995 (54-jaraĝa) en Port Harcourt | ||||
Mortis pro | Mortpuno vd | ||||
Mortis per | Pendumo vd | ||||
Tombo | Port Harcourt Cemetery (en) vd | ||||
Etno | Ogonioj vd | ||||
Lingvoj | angla • Khana • niĝeria piĝino • igba vd | ||||
Ŝtataneco | Niĝerio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ibadano Government College Umuahia (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Jim Wiwa (en) vd | ||||
Infanoj | Ken Wiwa (en) , Noo Saro-Wiwa (en) , Zina Saro-Wiwa (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto aktivulo mediprotektulo scenaristo poeto televida produktoro vd | ||||
Laborkampo | Mediprotektulo, verkisto, poeto, aktivulo kaj televida produktoro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Basi and Company ❦ A Bride For Mr B vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ken Saro-Wiwa aŭ Ken Beeson Saro-Wiwa (naskiĝis la 10-an de oktobro 1941 en Bori (Niĝerio) ; mortis - per pendumo - la 10-an de novembro 1995 en Port Harcourt) estis niĝeria verkisto kaj produktisto kaj aktivulo ekologiisto. Li ricevis la Premion de ĝusta vivmaniero en 1994.
Li naskiĝis kiel membro de la Ogonioj, el kies teroj la nederlanda kompanio Shell prenis petrolon ekde 1950-aj jaroj. Saro-Wiwa estis ĉefo de paca kampanjo kontraŭ tiu komerca ekspluato, kiu kaŭzis mediajn katastrofojn en la Niĝera delto. Li ricevis la Premion de ĝusta vivo en 1994 pro tio, kelkajn monatojn post sia aresto fare de la regimo de Sani Abacha. Post la proceso, li estis pendumita en 1995, malgraŭ fortaj protestoj de multaj ŝtatoj de Eŭropo, Ameriko kaj Afriko, ĉe kontraŭ protesto de la kompanio Shell. Niĝerio tuj poste estis eksigita el la komunumo de nacioj.
Ken Saro-Wiwa ricevis ĉi tiun premion «pro sia ekzempla kuraĝo en la paca luktado por civilaj, ekonomiaj kaj mediaj juroj de sia popolo». [1]
Li skribis la popularan libron Sozaboy : A Novel in Rotten English, tradukita en la franca, kiu rakontas la historion de unu homo rekrutita de la armeo dum la Niĝera enlanda milito (1967-1970). Ken skribis ankaŭ On a Darkling Plain. En televida industrio, li estis aŭtoro de la satira serio Basye & Co.
Biografio de Ken Saro-Wiwa, In the Shadow of a Saint, estis verkita de sia filo, Ken Wiwa.