Klaus (aŭ Claas) Störtebeker (prononco platdiĉa "Klaŭs Stöatebejka" - ö kiel en la altgermana aŭ sveda lingvoj), kiu naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1360 kaj estis senkapigita la 20-an de oktobro 1401 en Hamburgo, estis gvidanto de la Likedeeler („egalaj dividantoj“) kaj la plej konata pirato el la vicoj de la pirata frataro Vitalienbröder. Populariganta verkistoj de legendoj pri Störtebeker estis Hermann Korner.
La frataro dum multaj jaroj fine de la 13-a kaj komende de la 14-a jarcento kontraŭ la "Pfeffersäcke" (laŭvorte "piprosakoj", konsciante ke pipro dum la mezepoko en Eŭropo estis ekstreme valora varo - laŭsignife blasfemo pri senskrupulaj riĉuloj) de la Hansa Ligo. Kunbatalantoj de Störtebeker kaj same famaj mezepokaj germanaj piratoj estis la kapitanoj Gödeke Michels, Hennig Wichmann kaj Magister Wigbold.
La naskiĝurbo de Störtebeker nekonatas. Iuj historiistoj supozas, ke li venis el la urbo Verden ĉe rivero Aller inter Bremeno kaj Hamburgo, aliaj supozas, ke li venis el la havena urbo Wismar ĉe la balta maro.
Laŭdire li ricevis la nomon Störtebeker (el la platdiĉa lingvo por "verŝu la pokalon", do 'eltrinku alkoholaĵon el granda pokalo unuglute') pro sia impona kapablo trinki grandajn kvantojn da biero.
Klaus Störtebeker aliĝis al la piratoj, kiuj dum 1394 okupis la svedan insulon Gotlando, instalis sian centron en la fortikita historia urbo Visby kaj de tie batalis kontraŭ la ŝipoj de la reĝlando Danio kaj la Hansa Ligo. Li iĝis kapitano kaj iom post iom ilia gvidanto.
Socie konata la pirato iĝis dum la jaro 1398, kiam la piratoj de la armea ordeno de germanaj kavaliroj, kiu konkeris la "piratan respublikon" Gotlando kaj ties historian ĉefurbon Visby, estis forpelitaj de la insulo. Ekde tiam senhavenaj, la piratoj devis despli sukcese defendi sin surmare, kaj Klaus Störtebeker iĝis la plej sukcesa ŝipa navigisto el la pirataro.
Kune kun la dania reĝino Magarethe la 1-a nun la plej multaj urboj de la Hansa Ligo, inter ili la potenca urbo Hamburgo, deklaris militon al la pirata frataro, kaj parto de la junuloj forlasis la frataron kaj revenis al siaj familioj.
Multaj eksaj "Vitalienbröder" tamen restis piratoj en la norda maro, kaj ricevis apogon ĉe la orientfrisaj tribestroj Widzel kaj Keno la 2-a tom Brok: kontraŭ transdono de parto de la pirata konkeraĵo, la piratoj rajtis albordigi siajn ŝipojn en la haveno de Marienhafe. La eksaj "Vitalienbröder" nun nomis sin "Likedeeler" (egalaj dividantoj), ĉar ili egale dividis la piratan konkeraĵon inter ĉiuj ŝipanoj. Dum vastaj pirataj ŝipveturoj tra la norda kaj balta maroj ili prirabis ŝipojn de komercistoj el Anglio, Danio, Svedio kaj speciale de la Hansa Ligo. La mara komerco de Hamburgo pro tio dum la jaro 1400 preskaŭ nuliĝis.
La enorma premo de la piratoj al la mara komerco igis la Hansan Ligon ĉasi ilin per ĉiuj eblaj rimedoj. Dum la jaro 1400 militistoj de la episkopo de Bremeno bruligis la preĝejon de Detern en Orientfrislando kaj brulmortigis la tribestrojn Widzel, kaj la Hansa Ligo sukcesis devigi la alian tribestron Keno ĉesi sian subtenon de la piratoj. Dum la sekva jaro, 1401, mararmeo de la hansa urbo Hamburgo signife venkis la ŝiparon de la piratoj ĉe la insuleto Helgoland en la norda maro kaj sur la rivero Weser. Fine pro perfido eblis malliberigi la piratajn gvidantojn: Klaus Störtebeker, Gödeke Michels, Magister Wigbold kaj 70 aliaj Likedeeler estis senkapigitaj en Hamburgo.
Laŭ legendo antaŭ la mortigo la urbestro de Hamburgo starigis ĉiujn piratojn en vico kaj permesis, ke tiuj, kiujn Störtebeker ankoraŭ sukcesus preterpaŝi post la propra senkapigo, ne estu mortigotaj. Sen kapo, daŭrigas la legendo, la pirata gvidanto pasis preter 11 el siaj kunmaristoj, antaŭ ol morte fali teren. Post tio tamen la urbestro rompis sian donitan promeson kaj senescepte mortigis ĉiujn 73 piratojn.
En norda Germanio Klaus Störtebeker iĝis ekstreme konata, idealiĝis kaj fariĝis simbolo de batalanto por justeco kaj por la rajtoj de la senpotenta civitanaro, luktanto kontraŭ koruptaj riĉaj politikistoj kaj komercistoj. Iusence li fariĝis heroo komparebla al la figuro de Robin Hood en Anglio. Tamen ekzistas malmultaj historiaj detaloj pri lia vivo kaj tial la heroigita bildo supozeble pli estas produkto de fikcio ol de faktoj.
Sur la plej granda germania insulo Rügen en la balta maro ĉiujare okazas teatra festivalo honore al la pirato, kaj en la havena urbeto Marienhafe en Orientfrislando ĉiujn tri jarojn sursceniĝas subĉiela teatraĵo en la platdiĉa lingvo honore al li.
Antaŭ la urbodomo de la urbo Verden ĉiujara simbola "batalo pri haringoj kaj panoj" inter la civitanoj memorigas pri Störtebeker.
La baroka komponisto Reinhard Keiser dum la jaro 1701 verkis operon pri Störtebeker, kaj pluraj filmoj rakontas lian vivohistorion: interalie kineja filmo de 1919 de la reĝistoro Ernst Wendt, kaj aktuale duparta televida filmo de 2006, en kiu la rolon de la populara pirato ludas la juna aktoro Ken Duken.
Por literaturaj fontoj kaj eksteraj ligiloj germanlingvaj pri Klaus Störtebeker vidu la germanan version de tiu ĉi artikolo.