Komilla | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3500–3583 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 296 010 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 935 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 27′ N, 91° 12′ O (mapo)23.4591.2Koordinatoj: 23° 27′ N, 91° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 72 m [+] | ||
Areo | 153 km² (15 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+06:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cumilla [+] | |||
Komilla, ankaŭ literumita Kumilla, (bengale কুমিল্লা) estas universitata urbego en Bangladeŝo, en Ĉitagongo (regiono), en distrikto Komilla.
Komilla situas en mezorienta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ rivero. Dako troviĝas 87,5 km, Ĉitagongo 137,5 km [1]. Landlimo de Barato estas proksime.
En la antikvaj tempoj kaj dum la mezepoko pluraj ŝtatoj, princlandoj dominadis en tiu loko. Ĝi venis sub dominado de Brita Orienthinda Kompanio en 1765. Komunumo estis deklarita en 1864, municipo en 1890. La kolegio ekfunkciis jam en 1899. Dum la 2-a mondmilito la urbo estis grava bazo de la brita armeo.
En Komilla oni prilaboras agrikulturajn produktojn (kotonoj, bambuoj, lignoj).
Aŭtovojo kaj fervojo Dako-Ĉitagongo tuŝas Komilla-n. En la urbego precipe elektraj tricikloj kuras.
Komilla havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe po 2295 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Inter aprilo-oktobro daŭras la pluvsezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-30 °C.