Kontraŭsklaveco Internacia | ||
---|---|---|
organizaĵo karitata organizaĵo | ||
Komenco | 1839 | |
Antaŭe | Aborigines' Protection Society vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | karitata organizaĵo | |
Anti-Slavery International (Kontraŭ-Sklaveco Internacia) estas internacia organizaĵo kontraŭ sklaveco kaj la plej malnova organizaĵo por homaj rajtoj en la mondo.
La radikoj de la organizaĵo originis en la unuaj aboliciistaj movadoj ĉirkaŭ 1787. La agado de tiuj movadoj kondukis al tio ke en 1807 la sklavkomerco estis aboliciita en la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando; sekve en 1833 sklaveco estis entute malpermesata.
Kontraŭ tiu ĉi fono, estis fondita en 1839 la British and Foreign Anti-Slavery Society (Societo kontraŭ sklaveco en Britio kaj eksterlande) kiu agis por tutmonde abolicii sklavecon kaj por aktiva rolo de Britio en ĝia batalo. En 1888 Brazilo estis la lasta ŝtato kiu oficiale aboliciis sklavecon. Neoficiale sklaveco daŭris en multaj partoj de la mondo.
En la 1890-aj jaroj ankaŭ la British and Foreign Anti-Slavery Society engaĝiĝis por la rajtoj de la indiĝenaj popoloj. Tio kondukis en 1909 al nova organizaĵo, la Anti-Slavery and Aborigines’ Protection Society (societo kontraŭ sklaveco kaj por la protekto de la aborigenoj) pro la kunfandiĝo kun la Aborigines’ Protection Society (socio por la protekto de la indiĝenoj). Tiu nova organizaĵo ludis gravan rolon en la efektivigo de la slavecokonvencio de 1926 kaj la aldona konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la forigo de sklaveco de 1956.
En 1990, la Anti-Slavery and Aborigines’ Protection Society ŝanĝis sian nomon al la nuna nomo.
Laŭ propraj deklaroj 27 milionoj da homoj vivas en sklaveco kaj en sklaveco-similaj kondiĉoj. Krom la kvazaŭ sklavigo pro ŝuldoj Anti-Slavery ("Kontraŭsklaveco") kontraŭbatalas ankaŭ aliajn formojn de sklaveco kiel la plej malbonaj formoj de infanlaboro (ekzemple infana prostituado), homvendado, punlaboro, deviga prostituado kaj tradiciaj formoj de sklaveco precipe okazanta en Maŭritanio, Niĝero kaj Sudano.
La organizaĵo esploras la kaŭzojn kaj fonojn de moderna sklaveco kaj faras ĝin publika, metante premon sur la registaroj kaj entreprenoj. Ĝi ankaŭ subtenas aliajn samcelajn organizaĵojn.
La usona frata organizaĵo, Free the Slaves (liberigu la sklavojn), estis kunfondita de la gvida sklavecospertulo Kevin Bales.[1]
Ekde 1991 la organizaĵo disdonas ĉiujare la Anti-Slavery Award (kontraŭ sklaveco-premio) al individuoj kaj organizaĵoj kiuj elstare luktis kontraŭ sklavecon.
La premiogajnintoj estis :
Oficiala Retejo (angla)
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la angla artikolo en Vikipedio je la 16-a de aŭgusto 2017.