Kurt Koffka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1886 en Berlino |
Morto | 22-an de novembro 1941 (55-jaraĝa) en Northampton |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Usono • Germana Regno |
Alma mater | Q1796186 • Humboldt-Universitato en Berlino • Universitato de Edinburgo |
Parencoj | Otto Koffka |
Okupo | |
Okupo | psikologo • universitata instruisto |
Kurt KOFFKA (12a de Marto, 1886 – 22a de Novembro, 1941) estis germana psikologo kaj profesoro. Li naskiĝis kaj edukiĝis en Berlino; li mortis en Northampton, Masaĉuseco pro kora trombozo lasante multajn projektojn nefinitaj.[1][2] Li estis influita de sia patrinflanka onklo, biologo, sekvi sciencan karieron.[1] Li havis multajn interesojn kiel vidkapablo, cerbodamaĝo, sonlokigo, evolupsikologio kaj eksperimenta psikologio.[1][3] Li laboris kun Max Wertheimer kaj Wolfgang Köhler por disvolvigi Geŝtalt-psikologio.[1] Koffka publikigis kelkajn verkojn kiel "The Growth of the Mind: An Introduction to Child Psychology" (1924)[4] kaj "The Principles of Gestalt Psychology" (1935)[5] kiujn li prilaboris per sia esplorado.