Kánó estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Putnok.
Kánó situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Rudabánya troviĝas 9, Szendrő 14, Miskolc 40 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1272 laŭ la tiama ortografio "Kalnau". Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis, komence de la 18-a jarcento ĝi refondiĝis. Vilaĝservoj estas 2 vendejoj, drinkejo, migra poŝto.