La voce della luna | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La voce della Luna |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1990, 31 jan. 1990, 31 maj. 1990 |
Ĝenro | komedia filmo, komedia dramo, malutopia filmo, drama filmo |
Kameraado | Tonino Delli Colli |
Reĝisoro(j) | Federico Fellini |
Produktisto(j) | Mario Cecchi Gori • Vittorio Cecchi Gori |
Scenaro | Federico Fellini • Ermanno Cavazzoni • Tullio Pinelli |
Muziko de | Nicola Piovani |
Rolantoj | Roberto Benigni • Paolo Villaggio • Marisa Tomasi • Angelo Orlando • Syusy Blady • Stefano Bicocchi • Gemelli Ruggeri • Franco Iavarone • Patrizio Roversi • Stefano Antonucci • Sim • Nigel Harris • Salvatore Billa • Ettore Geri |
IMDb | |
La voĉo de la luno (itale originale: La voce della luna) estas itala drama komedia filmo de 1990 reĝisorita de Federico Fellini kun steluloj Roberto Benigni, Paolo Villaggio kaj Nadia Ottaviani.[1] Revenante al temoj kiujn li dekomence esploris en La strada (1954), Fellini faras halton en la rumoroj de la animo kiujn nur frenezuloj kaj vagabondoj estas kapablaj aŭdi. Bazita sur la romano Il poema dei lunatici de Ermano Cavazzoni, la filmo temas pri falsa inspektisto de putoj kaj iama prefekto kiu vagas tra la kamparo de Emilio-Romanjo kie okazis la infanaĝo de Fellini kaj malkovras distopion de televidaj reklamaĵoj, faŝismo, beleckonkurencoj, rok-muziko, katolikismo kaj paganaj ritaroj.
La filmo ricevis premiojn David di Donatello pro Plej Bonkvalita Aktoro, Plej Bonkvalita Eldonado kaj Plej Bonkvalita Produktodesegnado, kaj nomumojn por Plej Bonkvalita Reĝisoro, Plej Bonkvalita Filmo, Plej Bonkvalita Kinarto, Plej Bonkvalita Muziko kaj Plej Bonkvalita Produktoro.[2] La voce della luna estis la lasta filmo antaŭ sia morto en 1993.
La rakonto fokusas al la kapto de la luno fare de la fratoj Micheluzzi dum Ivo, ĵus liberigita el mensmalsanulejo, klopodas seksallogi Aldina Ferruzzi pri kiu li obsediĝis. Ivo similigas ŝian blondan belecon al la luno, origino de lia frenezeco kaj frustracio. Dum liaj klopodoj, li renkontas variajn frenezecajn rolulojn kiel hobojisto kiu dormas en tombejo, homo kies hobio estas meditadi surtegmente, kaj Gonnella, la eks-prefekto maldungita pro sia pliiĝanta paranojo.
La venkinta belulino perdiĝas inter afrikaninoj kiuj kantas al la luno en abandonita grenejo. Ivo notas, ke la kaptita ŝuo de Aldina-Cindrulino kongruas al diversaj virinoj.