Lavizzara | |
---|---|
Blazono de Lavizzara | |
Prato-Sornico, komunumo Lavizzara | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Vallemaggia |
Komunumaro | Lavizzara |
Koordinatoj | 46° 26′ 24″ N 8° 39′ 36″ O / 46.44000 °N, 8.66000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 24″ N 8° 39′ 36″ O / 46.44000 °N, 8.66000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 529 |
Areo | 187,50 km² |
Alteco | 763 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6692-6696 |
Komunumkodo | 5323 |
Mapo de Lavizzara |
Lavizzara estas komunumo de la Komunumaro Lavizzara kaj la Distrikto Vallemaggia en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Lavizzara situas en la supra Valo de Maggia en la fontregiono de la rivero Maggia. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Broglio, Brontallo, Fusio, Menzonio, Peccia kaj Prato-Sornico. Supre en la valo situas la Lago de Sambuco, kiu estas baraĵlago de la rivero Maggia en la Valo de Sambuco, kiel nomiĝas la plej supra parto de la Valo de Lavizzara.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 187,50 km², de kiuj 30,5% estas kovritaj de arbaro, 12,0% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. [1]
La komunumo Lavizzara limas en nordo al Airolo, en nordnordoriento al Quinto, en nordoriento al Prato, en orientnordoriento al Dalpe, en oriento al Faido, en sudoriento al Sonogno, en sudsudoriento al Brione, en sudo al Maggia, en okcidento al Cevio, kaj en nordnordokcidento al Bedretto.
Pro ĝia situo en la supro de la Valo de Maggia, la Lavizzara atingeblas per unu sola veturebla vojo ek de Cevio. Al la Valo Leventina kondukas nur altmontaj montpasejoj kun piedpadoj, kiel ekzemple la Pasejo de Sassello. Pere de buslinio al Locarno, ĝi estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Lavizzara datiĝas el la jaro 1361 kiel Lavizaria. Dum mezepoko la Valo de Maggia apartenis al la kamparo de Lokcarno, de kiu ĝi sendependiĝis en la jaro 1403. En la jaro 1430 la Dukoj de Milano rekonis certan aŭtonomion de la Valo de Lavizara, kiun ĉi-lasta konservis ĝis al la aktuala tempo. La vala komunumo estis disigita en la jaro 1929.[2] La nova vala komunumo Lavizzara estis fondita kun efiko de la 4-a de aprilo 2004 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Broglio, Brontallo, Fusio, Menzonio, Peccia kaj Prato-Sornico.[3]
|