Lemnia (hungare: Lemhény lemhe:nj) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Târgu Secuiesc. Administre apartenas al Lemnia: Mereni, Lutoasa.
En 1910 Lemhény havis 2 943 loĝantojn (hungaroj), en 1992 2 143 (99% hungaroj).
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Lemhény apartenis al Hungario (Háromszék).