Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipová |
Lipová | |
hungare: Nyitramalomszeg | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Lipová | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Nové Zámky |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Rivero | Malá Nitra |
Situo | Lipová |
- alteco | 126 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 06′ 36″ N 18° 10′ 32″ O / 48.11000 °N, 18.17556 °O (mapo) |
Areo | 13,63 km² (1 363 ha) |
Loĝantaro | 1 565 (31.12.2011) |
Denseco | 114,82 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Podunajská nížina |
Unua skribmencio | 1156 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 941 02 |
Telefona antaŭkodo | +421-35 |
Aŭtokodoj | NZ |
NUTS | 503321 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Lipová (Nové Zámky District) | |
Retpaĝo: www.lipovaobec.szm.com | |
Portalo pri Slovakio |
Lipová, hungare Nyitramalomszeg [njitramalomseg] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La historia slovaka vilaĝnomo estis Mlynský Sek.
La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Nitra-Nové Zámky. Ĉefvojo en la sama direkto preteriras. Šurany troviĝas apude, Nové Zámky 13 km for.
La unua mencio pri la loko devenis el 1379 en formo Molmuzegh. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1876 la fervojo atingis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 903 homoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Nové Zámky. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 parto de memstara Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1960 Ondrochov (hungare Ondrohó) kaj Lipová kuniĝis. En 2001 loĝis tie 1592 homoj (1547 slovakoj, 15 hungaroj).
La iama vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1156. En 1311 kvazaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk) faris senhoma la vilaĝon. Meze de la 15-a jarcento dum apero de husanoj la vilaĝo refondiĝis. En 1550 la turkoj faris ruina ĝin.
En la iama Ondrohó naskiĝis hungara-juda komercisto kaj bankisto Pál Elek.