En la 1960-aj jaroj la fervora esperantisto Hermann Behrmann estis juna instruisto en Löhne. Ĉirkaŭ la jaro 1969 li en la urbo fondis Esperanto-eldonejon. Post lia translokiĝo al Paderborn, estiĝis el ĝi la Esperanto-Centro Paderborn, kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en 1977. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto Programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en 1980, la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro 1988. Ĉirkaŭ la jaro 1998 Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al Berlino. La Esperanto-Centro en 2003 kuniĝis kun la asocio EsperantoLand.