Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lützelflüh-Goldbach (stacidomo). |
Lützelflüh | |
---|---|
Blazono de Lützelflüh | |
Pentraĵo de la kamparo apud Lützflüh de Willi Gorgé | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Trachselwald |
Geografia situo | CH1903: 619054 / 206480 (mapo)47.00917.6892Koordinatoj: 47° 1′ N, 7° 41′ O; CH1903: 619054 / 206480 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4077 |
Areo | 26,9 km² |
Alteco | 585 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3432 |
Komunumkodo | 0955 |
Lützelflüh (en Esperanto ankaŭ Lucelfluo) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la distrikto Trachselwald kaj ekde la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4077 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Lützelflüh situas en la suba parto de Emme-Valo inter Langnau kaj Burgdorf, ambauflanke de la rivero Emme. La rivero dividas la vilaĝon en la pli malnova Oberdorf ĉe la okcidenta bordo kaj la pli nova Unterdorf, kiu antaŭe nomiĝis Goldbachschachen ĉe la orienta bordo. Al la komunumo apartenas krom la du kernsetlejoj la setlejoj Waldhus, Flüele, partoj de la vilaĝo Trachselwald, Ranflüh kaj Goldbach, kaj la vilaĝoj Ramsei kaj Grünenmatt.
Al la komunumo ankaŭ apartenas la eksklavoj Lauterbach kaj Oberried.
La komunumo limas al en nordo al Rüegsau, en oriento al Sumiswald kaj Trachselwald, en sudo al Rüderswil, kaj en okcidento al Hasle ĉe Burgdorf.
Dank al la eksklavoj Lauterbach kaj Oberried, la komunumo ankaŭ havas limon komunan kun Landiswil, Walkringen, Oberburg kaj Krauchthal.
La stacidomo de Lützelflüh situas ĉe la fervojlinio de Langnau al Burgdorf.
La svisa pastro kaj verkisto Jeremias Gotthelf dum jardeko estis lernejinspektoro de Lützelflüh kaj luktis kiel disĉiplo de Johann Heinrich Pestalozzi por la enkonduko de la ĝenerala lernejdevo por ĉiuj infanoj kaj kontraŭ la infanlaboro. Lia tombejo troviĝas kune kun la tombejoj de la du aliaj famaj verkistoj el Emme-Valo, nome Simon Gfeller kaj Emanuel Friedli, ĉe la suda flanko de la preĝejo en Lützelflüh. Proksime de la preĝejo ankaŭ situas la Gotthelf-Muzeo.
La unua dokumenta mencio de Lützelflüh datiĝas el la jaro 1225 kiel Lucelfluo. En mezepoko la loko troviĝis sub la regado de la Baronoj de Lützelflüh, ilin sekvis en la jaro 1230 la baronoj de Brandis, kies sidejo fariĝis la Kastelo Brandis. La kastelo estis vendita en la jaro 1455 al la Sinjoroj de Scharnachtal, kaj post pluraj posedantŝanĝoj ĝi fariĝis en la jaro 1607 posedaĵo de la urbo Berno. Brandis fariĝis berna voktejo. La 14-an de aprilo 1798 la kastelo bruliĝis dum la eksplodo de la Helveta Revolucio, kiu ankaŭ estis la fino de la malnovaj voktejoj. Lützelflüh fariĝis parto de la distrikto Trachselwald.
|