Mahlberg - prononco [MA:Lberk] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5361 loĝantojn sur areo de 16,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 324 loĝantoj/km². Geografie la urbo apartenas al la mezalta montaro Nigra Arbaro.
Ĝis la bordo de la rivero Rejno, kiu samtempe estas la limo al Francio, de la komunuma centro estas 8 kilometroj okcidenten, ĝis la urbo Strasburgo estas 38 kilometrojn norden kaj ĝis la urbo Frajburgo ekzakte same 38 kilometrojn suden. Trafike la komunumo ligiĝas per aŭta kaj motorcikla trafiko al la germana aŭtovojo A5, norde al Frankfurto ĉe Majno kaj sude al Bazelo, kaj apud la aŭtovojo estas internacia trajna linio, kiu norden kaj suden ligas al la samaj urboj.