Maigret insidas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Maigret tend un piège |
Produktadlando | Francio-Italio |
Originala lingvo | franca |
Kina aperdato | la 29-a de januaro 1958 |
Daŭro | 119 minutoj |
Ĝenro | Polica |
Kameraado | Louis Page |
Reĝisoro(j) | Jean Delannoy |
Produktisto(j) | Jean-Paul Guibert |
Scenaro | Jean Delannoy, Michel Audiard, Rodolphe-Maurice Arlaud |
Laŭ la verko de | samnoma romano de Georges Simenon |
Filmita en | Francio |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Paul Misraki |
Ĉefrolantoj | Jean Gabin |
Produktinta firmao | Intermondia Films (Parizo) - Jolly Films (Romo) |
Distribuo | RANK |
IMDb | |
Maigret tend un piège (Maigret insidas) estas franca-itala filmo de Jean Delannoy aperinta en 1958.
Murdisto, dumnokte en kvartalo de Le Marais en Parizo, mortigas solecajn virinojn. Komisaro Maigret suspektas, ke la krimulo provas lin provoki. Li arestigas konsentantan falsan kulpulon, Mazel, por devigi la veran murdiston agi plian fojon dum reludado de la lasta krimo. La murdisto atakas help-policaninon, sed sukcesas denove forfuĝi... Dume, inspektoro Lagrume postsekvas junan virinon, Yvonne Maurin, kies sinteno ŝajnas suspekta al li. Maigret vizitas ŝin kaj ekkonatiĝas kun ŝia edzo, Marcel, arĥitekto-dekoraciisto. Fakte, Marcel trapasis sian junecon en Place des Vosges, kaj lia patrino vivas en la sama domaro, kie malaperis la murdisto dum lia lasta provo... Maigret baldaŭ estas certa teni la kulpulon kaj arestas Marcel Maurin. Tamen, nova krimo okazas dum la suspektito estas gardita en polic-sidejo en Quai des Orfèvres. Kunfruntante patrinon kaj edzinon de Maurin, kio instigas ilian malaman rivalecon, Maigret sukcesas eltiri konfeson de Yvonne: ŝi ja kulpas pro tiu senutila murdo, provante senkulpigi sian senmaskigitan edzon, tamen ŝi ne diras ke ŝi kulpas pri la ceteraj murdoj...