Kiel 15-jarulo Botta komencis lernadon en arkitektoburoo en Lugano.
Sekve li studis en la politeknika altlernejo en Milano. Dum sia plua disvolviĝo, li havis kontakton kun altestimataj arkitektoj Carlo Scarpa, Le Corbusier, Louis I. Kahn kaj Luigi Snozzi. Mario Botta estas admiranto de la romanika arkitekturo.
Mario Botta ofte uzas masivajn konstrumaterialojn : naturŝtono, briko kaj betono. La raciisman stilon de tiu konstruartisto karakterizas simpla, severe geometria formolingvo kaj la kontrastigo de lumo kaj ombro. Tiu ĉi kombino kreas malpezan kaj elegantan impreson malgraŭ la ofte tre masivaj korpoj de la konstruaĵoj.
Botta utiligas dum la projektado de siaj multegaj verkoj ĉiam la samajn elementojn el tre granda formospektro.
Multaj el liaj verkoj troviĝas en lia hejma regiono, Tiĉino. Tamen li estas mondvaste okupata kaj havas eksterlande multajn admirantojn.
Multaj rekonoj en la tuta mondo, Mario Botta estas