Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta |
Marta Sordi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1925 en Livorno |
Morto | 5-an de aprilo 2009 (83-jaraĝa) en Milano |
Lingvoj | itala • germana • franca |
Ŝtataneco | Italio (1946–2009) Reĝlando Italio (1925–1946) |
Alma mater | Universitato de Milano |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto |
Marta Sordi - n. la 18-an de novembro 1925 en Livorno, m. la 5-an de aprilo 2009 (83-jaraĝa) en Milano - estis itala historiistino. Ŝia preferita scienca kampo estis la temaro kristanoj kaj la Romia Imperio. [1]
Naskiĝinta en Livorno, Marta Sordi kulturiĝis ĉe la Universitato de la Sudoj de Milano, kie magistriĝis pri Literaturo gvidite de Alfredo Passerini. Marta Sordi sekve estis esploristino ĉe la Itala Instituto pri la Antikva Historio de Romo, gvidite de Silvio Accame. Ekde 1962 ŝi komencis instrui ĉe la Universitato de Mesino, en 1967 ŝi translokiĝis ĉe la Universitato de Bolonjo kaj, fine, ekde 1969 komencis lekcii ĉe la Katolika Universitato de la Sankta Koro, kie estis ordianara docento pri Historio de Grekio kaj Historio de Romo ĝis 2001 kaj gvidis la Instituton de la fakkultato pri Literaturo kaj Filozofio.Ŝi partoprenis ankaŭ en la Lombarda Instituto pri sciencoj kaj literaturo kaj en Instituto pri Etruskologio.