Maurice Utrillo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto de Maurice Utrillo fare de lia patrino Suzanne Valadon (1925) | |||||
Naskiĝo | la 26-an de decembro 1883 en Parizo | ||||
Morto | la 5-an de novembro 1955 en Dax | ||||
Nacieco | franca | ||||
Sukcesis kiel | pentristo | ||||
Reprezentaj verkoj | pejzaĝoj | ||||
| |||||
| |||||
Persona informo | |||||
Tombo | Tombejo Saint-Vincent | ||||
Lingvoj | franca | ||||
Loĝloko | Montmartre | ||||
Ŝtataneco | Francio | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patrino | Suzanne Valadon | ||||
Okupo | |||||
Okupo | pentristo • gravuristo • grafikartisto | ||||
Verkoj | Toits à Montmagny L'Impasse Cottin La Porte Saint-Martin | ||||
Maurice UTRILLO, naskiĝnome Maurice VALADON (naskiĝis la 26-an de decembro 1883 en Parizo - mortis la 5-an de novembro 1955 en Dax) estas franca pentristo.
Naskiĝinta iun tagon de Kristnasko, straton Du Poteau en Montmartre, kvartalo de Parizo, Utrillo estas unu el malmultaj famaj pentristoj de Montmartre kiu naskiĝis tie. Li estas la filo de Marie-Clémentine Valadon, kiu ŝanĝis sian antaŭnomon al «Suzanne», kiun ŝi opiniis pli eleganta, kaj de nekonata patro. Ŝi fariĝis modelo de Puvis de Chavannes, Pierre-Auguste Renoir (kiu nomis ŝin «Maria»), de Toulouse-Lautrec kaj multaj aliaj montmartraj pentristoj. Observante ilin ŝi lernis pentradon kaj ekfaris siajn unuajn desegnojn (ŝia filo estis unu el ŝiaj preferataj modeloj kiam li akceptis pozi). Ŝi estis prezentita al la majstro Edgar Degas kiu instruis al ŝi kelkajn teĥnikaĵojn, kuraĝigis ŝin pentri kaj estis ŝia unua aĉetanto.
La infaneco de Maurice disvolviĝis ĉe sia avino, al kiu sia patrino konfidis lin. Ekde la aĝo de 18 jaroj, li plurfoje restadis en frenezulejo. Li iom post iom dronis en alkoholo, kiu kaŭzis al li multajn damaĝojn (perforto, demenco). Liaj studoj estis afektitaj pro tio. Tamen, liaj terapioj savis lin kaj eble kontribuis riveli lian genion. Ĉiuokaze, li ricevis kuraĝigojn de sia patrino kiam ŝi pensis malkovri novan talenton en li. Maurice Utrillo tiam renkontis pentriston Alphonse Quizet kaj komencis regule pentri ekde 1910 kaj sukcesis vivteni sin per sia pentrado. Li faris multajn pentraĵojn dum pluraj jardekoj kaj estis multe kopiata (ekzistas amaso da falsaj kaj pridubindaj verkoj).
Ekde la 1920-aj jaroj, li fariĝis famkonata pentristo kaj la franca registaro honorigis lin per kruco de Honora Legio en 1929.
En 1935, li edziĝis al Lucie Valore kun kiu li poste loĝis en Le Vésinet. Ŝi ludis rolon en la mastrumado de la financoj de la paro kaj prizorgis Maurice por malhelpi lian refalon en alkoholismo.
Li mortis la 5-an de novembro 1955 en Dax, kie li vizitis kuracbanlokon kun sia edzino kaj estis enterigita en Tombejo Saint-Vincent en Montmartre, Parizo, fronte al kabaredo Lapin Agile.
Maurice Utrillo plejparte pentris pejzaĝojn, kie ofte aperas homaj konstruaĵoj. Dum lia kariero, li pentris multnombrajn urbajn pejzaĝojn, plejparte vidaĵojn de Kvartalo Montmartre. Lia stilo estas tiom specifa, ke estas malfacile klasifiki lin en tiun aŭ alian movadon.
Eblas distingi tri periodojn en lia verkaro:
La musée Utrillo-Valadon situanta en Sannois, urbo de Val-d'Oise, estas la sola en la mondo ekskluzive dediĉita al la pentristo kaj lia patrino, Suzanne Valadon. Ĝi prezentas tridekon da verkoj de la artisto kaj rekonstruon de lia ateliero.