Reger naskiĝis 1873 en Brand en la Oberpfalz (Bavario) kaj alkresis en la proksima urbo Weiden. Li jam junaĝa ricevis muzikan instruon. Post studadoj je la fama muzikteoriisto Hugo Riemann ĉe la konservatorioj en Sondershausen kaj Wiesbaden Reger suferis sekve de sia militservo kaj profesiajn malsukcesojn kaj nervan kaj psikan kolapson kaj revenis en 1898 al la gepatra hejmo. Tie la muzika agado de Reger ege kreskis. En 1901 li transloĝiĝis al Munkeno, kie li ekspektis pli muzikan inspiradon ol en Supra Palatinato.
En 1902 Reger edziĝis kun la divorciĝinta protestantino Elsa von Bercken, kio sekvigis lian ekskomunikon el la romkatolika eklezio. La geedziĝo okazis la 7-an de decembro 1902 en Bad Boll. Kiel komponisto same kiel pianisto Reger tiutempe estis ege produktiva. En 1905 li sukcedis Rheinberger ĉe la Akademio de Tonarto, sed li demisiis jam post unu jaro pro malkonsentoj kun la plejparte konservema instruistaro. Al liaj lernantoj apartenis i.a. Joseph Haas, Johanna Senfter, Botho Sigwart zu Eulenburg, Hermann Keller, Hermann Grabner samkiel la posta filmkomponisto Willy Schmidt-Gentner.
Dum koncertorestado en Karlsruhe Reger en 1907 estis vokita kiel universitata muzikdirektoro kaj profesoro ĉe la Reĝa Konservatorio en Lepsiko; koncertadon kaj komponadon li daŭrigis. Dum kiam li jam en 1908 rezignis la postenon de universitata muzikdirektoro, en 1911 li anstataŭe transprenis la postenon de kortega kapelmajstro en Meiningen, kiun li post apopleksio rezignis komence de 1914. Dum la tempo en Meiningen li ankaŭ aktivis ĉe la Teatro je Hildburghausen. La intensivan koncertadon kaj komponadon li ankaŭ daŭrigis, kiam li estis transloĝiĝinta en 1915 al Jena, ekde kie li unufojon semajne veturis pro sia instruado al Lepsiko. Dum sia lasta vojaĝo tia Reger mortis en 1916 pro koromisfunkcio. La urno de Reger en 1930 estis translokita ekde Jena sur la Arbara Tombejo de Munkeno.
Reger famiĝis precipe pro siaj komponaĵoj por la orgeno, per kiuj li pluevoluigis la barokajn ĝenrojn ĥoralpreludo, fantazio kaj fugo samkiel pasakaljo. Aparte menciindas la aŭdacaj ĥoralfantazioj. Ankaŭ en la sferoj de la ĉambromuziko (i.a. verkoj por arĉinstrumentoj solaj), kanto, ĥoro- kaj orkestromuziko Reger faris elstaran.
Reger longdaŭre efikis sur la Dua Viena Skolo, kaj en la 1930-aj jaroj li estis la plej ofte interpretita siatempa komponisto en la germanlingvaj landoj. La Reger-disĉiplo Paul Hindemith nomis Reger kiel „la lasta giganto en la muziko; sen li mi ne estus pensebla!“. La 15-jara Sergej Prokofjev sidis en la publiko, kiam Reger en 1906 koncertis en Sankt- Peterburgo (Reger direktis sian serenadon G-maĵoro op. 95) kaj komunikis jarojn poste, ke li estis fascinita pro la efiko de ĉi tiu verko.
La efiko de Reger antaŭ ĉio sur la komponaj samtempuloj tamen ne estis sendisputa (Igor Stravinski trovis lian muzikon same forpuŝa kiel la eksteraĵo de la komponisto [informo el „Melos. Jahrbuch für zeitgenössische Musik“]).
La komponaĵoj de Reger estas, ankaŭ laŭ li mem, malfacilaj, kaj por la interpretantoj kaj ankaŭ por la aŭskultantoj. Precipe la verkoj el la meza krea periodo distingiĝas per ekstrema pliampleksigo de la tonaleco – ekz. en la „simfonia fantazio kaj fugo“ op.57 por orgeno aŭ en la „violonsonato C-maĵoro“ op. 72 –, neniam antaŭe atingita.
La variaciaj verkoj de Reger apartenas krom tiuj de Bach, Beethoven kaj Brahms al la plej gravaj de ĉi tiu ĝenro, kaj sur la kampo de la kontrapunkto Reger kreis per la „kromatika polifonio“ nekompareblan. Li estas grava aŭtoro de fugoj kaj aliaj polifoniaj ĝenroj.
Dum siaj lastaj kreojaroj Reger klopodis plifaciligi la komponaĵojn favore al plejebla klareco kaj subtileco. La eksperimentema fazo de Reger estis finiĝinta, kaj Reger deklaris sian personan stilon nun kiel „libera stilo de Jena“ (Reger sekvis vokon al Lepsiko kiel universitata muzikdirektoro kaj loĝis ekde 1915 en Jena). Dum ĉi tiu kreofazo naskiĝas la plej famaj verkoj kiel ekz. la „Mozart-variacioj“ op.132, en kiuj li utiligas la faman, jam de Mozart mem variitan temon el la pianosonato A-Dur KV 331, aŭ ankaŭ la „klarinetkvinteto A-maĵoro“ op.146, lia lasta verko.
La gravecon de Reger oni pridisputis. Neniigan juĝon pri la kreitaĵo de Reger vortigis lia iama komponinstruisto Hugo Riemann (aperinte en „Gesammelte Aufsätze zur Ästhetik, Theorie und Geschichte der Musik“). La fakto, aktivi kiel komponisto de la jarcenta ŝanĝo inter la lasta simfonio de Mahler kaj „Le Sacre de Printemps“ de Stravinski, sekvigis, ke al vasta publiko dum longa tempo la verkaro de Reger ne estis konata. I.a. dankendas al la Max-Reger-Instituto en Karlsruhe kaj la Max-Reger-Tagoj, ke la verkaro de Reger denove estas prezentata en la koncertejoj. Reger mem prognozis: „Post kelkaj jaroj oni nomos min reakcia kaj forĵetos min rubaĵen, sed mia tempo venos...“.
La 8-an de decembro1905 spielte Reger ludregistris por la firmao M. Welte & Söhne el Freiburg, produktanto de la reproduktopiano Welte-Mignon, dek proprajn komponaĵojn sur pianorulo:
Silhouette D-maĵoro Op. 53, 2
Silhouette Fis-maĵoro Op. 53, 3
Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 3, Andante sostenuto
Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 5, Moderato
Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 6, Sostenuto
Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 10, Andante innocente
Aus meinem Tagebuch, libro I Op. 82, 11, Sostenuto ed espressivo
Humoresque g-minoro Op. 20, 5 el "Fünf Humoresken für Klavier"
Intermezzo g-minoro Op. 45, 5 el "Sechs Intermezzi für Klavier"
En 1913 Reger ludregistris ankaŭ 15 pecojn por la filharmonia-orgeno de Welte.
Franz Rabich, Regerlieder. Studie, Beyer und Mann, Langensalza 1914
Briefe eines deutschen Meisters. Ein Lebensbild, hrsg. Else von Hase-Koehler. Leipzig 1928
Prof. Dr. Fritz Stein, Max Reger - sein Leben in Bildern, Bibliograph. Institut Leipzig
Lotte Taube, Max Regers Meisterjahre, Edition Bote und G. Bock, Berlin W8 1941
Max Reger in seinen Konzerten, hrsg. O. und I. Schreiber, 3 Bde. Bonn 1981
Max Reger am Wendepunkt zur Moderne, Ein Bildband mit Dokumenten aus den Beständen des Max-Reger-Instituts, hg. von Susanne Popp und Susanne Shigihara, Bonn 1987, ISBN 3-416-02051-0
Martin Weyer, Die Orgelwerke Max Regers. Wilhelmshaven 1989, ISBN 3-7959-0528-1
Rainer Cadenbach, Max Reger und seine Zeit. Laaber 1991, ISBN 3-89007-140-6
Die Orgelwelt Max Regers, Hermann J. Busch (in: Hermann J. Busch (Hg.): Zur Interpretation der Orgelmusik Max Regers (Überarbeitete und aktualisierte Neuauflage). Berlin 2007