Medzibrod, hungare Mezőköz estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Medzibrod | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Banská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 976 96 | ||
Aŭtokodo | BB | ||
Telefonkodo | ++421-48-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 313 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 81 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°47′30″N 19°21′00″O / 48.79167°N, 19.35°O (mapo) Koordinatoj: 48°47′30″N 19°21′00″O / 48.79167°N, 19.35°O (mapo) | ||
Alto | 400 m s.m. | ||
Areo | 17 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Medzibrod [+] | |||
Medzibrod situas laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ traira flankovojo (sed estas ponto, kie en la alia flanko ĉefvojo estas), laŭ fervojo Brezno-Banská Bystrica. La lasta urbo troviĝas je 17 km-oj.
La unua mencio okazis pri la minovilaĝo en 1455 en formo "Megywbrodye", kie oni minadis tiam oron kaj arĝenton. Ekde la 17-a jarcento oni minadis feron. En 1828 loĝis tie 1029 vilaĝanoj en 107 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Medzibrod, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Mezőköz 1094 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Breznóbánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ekde 1946 oni minadis antimonon. En 2001 vivis en Medzibrod 1315 homoj, (1312 slovakoj).