Michał Gryziński | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1930 en Varsovio | |
Morto | 1-an de junio 2004 (73-jaraĝa) | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Alma mater | Politekniko de Varsovio vd | |
Profesio | ||
Okupo | fizikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michał GRYZIŃSKI (naskiĝis la 29-an de septembro 1930 en Varsovio, mortis la 1-an de junio 2004) estis pola nuklea fizikisto specialiĝanta pri fiziko de plasmo, kreinto de la "atom-modelo de Gryziński".
Michał Gryziński akiris titolon de magistro-inĝeniero ĉe la Telekomunikada Fakultato de Varsovia Politekniko en 1955 kaj doktoriĝis pri teoria fiziko en Instituto pri Nukleaj Esploroj en 1966. Li okupiĝis pri teorio de atomaj kolizioj kaj konstruo de atomo, astrofiziko, fiziko de plasmo kaj kontrolata fuzio.
Michał Gryziński estis turisto, kiu interalie ekkonis Nepalon, Altajon kaj Kaŭkazion kaj ankaŭ sportisto, kiu ludis flugpilkadon, naĝadon, remadon, veladon kaj skiadon.