Miklós Brodszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Николай Бродский |
Naskiĝo | la 20-an de aprilo 1905 en Odeso (Rusa Imperio) |
Morto | la 24-an de decembro 1958 en Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono) |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Hungario Usono |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantoverkisto filmkomponisto |
Miklós Brodszky [miklOŝ brodski], origine ruse Николай Бродский, laŭ hungarlingve kutima nomordo Brodszky Miklós, angle Nicholas Brodszky estis rusiana-hungara-usonana komponisto.
Miklós Brodszky [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1905 en Odeso (Rusa Imperio), li mortis la 24-an de decembro 1958 en Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono).
Miklós Brodszky estis naskita en Odeso de hungaraj gepatroj kaj li parolis hungare dum sia tuta vivo. Li frekventis komence muzikan lernejon, poste en nacia muzikejo en Budapeŝto, fine en Romo li lernis muzikon. Li vivis en Budapeŝto (1928–1929), Berlino (1929-1933), Vieno (1933–1938). En Budapeŝto li estis pianisto en kafejo, sed li ankaŭ komponadis, lia unua opereto estis prezentita en 1929. En Berlino kaj Vieno liaj komponaĵoj jam estis internacie konataj. Li vivis en Londono (1938–1949), poste en Usono, kie li estis kafeja pianisto, komponisto. Brodszky ĉiam bezonis helpon de organizantoj. Iu taksis lin "preskaŭ-analfabeto."
Kvin el la komponaĵoj de Brodszky estis nomumitaj por Akademia Premio en Usono: