|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mireșu Mare
|
Mireșu Mare [mireŝu] (hungare: Nagynyíres]) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Baia Mare. En 1910 ĝi havis 1 3ö7 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 535 (rumanoj). Ĝia unua mencio estas el 1475. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Közép-Szolnok, poste Szatmár vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Dăneștii Chioarului, Iadăra, Lucăcești, Remeți pe Someș, Stejera kaj Tulghieș.
Mireșu Mare havas fervojan stacion ĉe la linio de Baia Mare al Ulmeni.
La komunumo uzas blazonon, kiu montras supre dekstre ruĝan kapsikon sur griza kampo kaj malsupre maldekstre cikonion sur verda kampo. La du kampojn disigas onda linio.
-
Situo en la distrikto
-
La komunuma domo
Distrikto Maramureș (Rumanio) |
---|
Municipegoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|