Mohamed Mbougar Sarr | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mohamed Mbougar Sarr | |||||
Naskiĝo | 20-an de junio 1990 (34-jaraĝa) en Dakaro | ||||
Lingvoj | franca • volofa vd | ||||
Loĝloko | Francio • Diourbel vd | ||||
Ŝtataneco | Senegalo vd | ||||
Alma mater | Prytanée militaire de Saint-Louis (en) Lycée Pierre d'Ailly (en) Lernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto prozisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Most Secret Memory of Men ❦ De purs hommes vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mohamed MBOUGAR SARR (naskiĝis la 20-an de junio 1990 en Dakaro) estas franclingva senegala verkisto, laŭreato de Premio Goncourt 2021 pro la romano La plus secrète mémoire des hommes ("La plej sekreta memoro de la homoj").
Lia patro estas kuracisto kaj li pasigis sian infanecon kun multnombra familio en Diourbel.
Li studis en milita lernejo de Saint-Louis kaj poste en Francio en mezlernejo Pierre-d'Ailly de Compiègne kaj en École des hautes études en sciences sociales (EHESS).
En novembro 2021, li ricevis la Premion Goncourt, konsiderata la plej grava por la franca literaturo, pro la romano La plus secrète mémoire des hommes ("La plej sekreta memoro de la homoj"), iĝante la unua senegalano kiu ricevis tiun ĉi premion.