Monda Sciencfikcia Kongreso | ||
---|---|---|
perioda evento | ||
Konvencio de sciencofikcio | ||
Komenco | 1939 vd | |
Lando(j) | Usono • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Nederlando • Kanado • Aŭstralio • Germanio • Irlando • Finnlando • Popola Respubliko Ĉinio • Nov-Zelando • Japanio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Worldcon, alinome la Monda Sciencfikcia Kongreso, estas tutmonda kongreso de la sciencfikcia-fervorularo kaj sciencfikciaj profesiuloj. Ĝi okazis de 1939 ĝis 1941 kaj ĉiujare ekde 1946 ie ajn sur la planedo (ĝis nun). La plejmulto de Worldcon-oj okazis en Usono, sed ili ankaŭ okazis en Kanado, Britio, Germanio, Aŭstralio, Nederlando kaj Japanio. Membroj de Worldcon (ĉu ili ĉeestas aŭ ne) rajtas baloti por verkoj de spekulativa fikcio (verkoj, artverkoj, prezentoj, kaj verkoj rilatataj al sciencfikcio aŭ fanatikado de sciencfikcio) dum la pasinta jaro kiuj ricevus Premion Hugo.
La World Science Fiction Society, mallongigite WSFS (Monda Socio de Sciencfikcio), proprietas la nomon (Worldcon). La membroj de la Socio estas la membroj de la kongreso, sed loka organizo prezentas la kongreson mem. Organizoj proponas gastigi Worldcon kaj la membroj balotas por la loko.