Moĉio[1] (japane餅, mochi [moĉi]) aŭ (malprecize) rizkuko[2] estas bul-forma manĝaĵo el rizo, kiu eniras multajn japanajn receptojn. Oni foje nomas ĝin dango-moĉi (dango = "buletoj"). Oni fabrikas ilin knedante kuiritan rizon, kiu iĝas tiam gluecega.
Moĉioj estas uzataj dum grandaj okazaĵoj, ĉefe dum la novjarfesto. La preparado mem estas festa rito kaj oni ofte preparas ilin surstrate aŭ publike (vidu bildojn 2 kaj 3).
Pro ĝia granda glueco, sufokiĝoj estas tre oftaj kaj la konsumado rapida de multaj moĉioj ĉiujare okazigas dekon da mortoj en Japanio.
La rizo estas kaĉigita per tradicia pistilo nomita usu aŭ pli moderne per moĉi-maŝino. La pasto iĝas glua kaj pli solida ol tiu de okcidenta pano. Tiu simbola preparado estas ofte farita publike kaj estas paro de la jarkomencaj ritoj.
Fine la moĉioj estas faritaj mane al buletoj, aŭ sternita kaj distranĉita al ortangulaj pecoj.
Nun (aŭ antaŭe) la moĉioj estas parfumitaj aldonante teon, sukeron k.s. en la paston aŭ nur tegante ĝin, kaj tuj formanĝitaj.
Oni uzas ĝin en manĝaĵoj, ekzemple supoj aŭ miksaĵoj (nabe), tiaj foje rostitaj.
Pasto tia estas ŝveligita enforne kaj uzitaj por prepari sembejon.