Nagylak (nadjlak), rumane Nadlac, estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Mureş (rivero), kiu estas samtempe la rumana landolimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Nagylak. La limotrapasejo al Rumanio havas grandan trafikon, precipe rumanaj kaj bulgaraj kamionoj uzas ĝin.
La unua mencio aperis en formo Noglokk. La tataroj en 1241 post semajna sieĝo okupis la fortikaĵon kaj faris ĝin senhoma. En 1334 la komunumo havis preĝejon kaj estis tie ankaŭ bienocentro. Serboj venis antaŭ la turkojn en 1464. En la 15-a jarcento familio Jaksics (jakŝiĉ) konstruis kastelon, poste trakonstruis burgo. La ribelintaj kamparanoj tie venkis la nobelojn en 1514 kaj la burgon detruis. Post 4 jaroj Jaksics konstruis fortikaĵon el briko, kiun la turkoj okupis en 1550. Poste la fortikaĵo apartenis foje al turkoj, foje al Transilvanio. Fine en 1616 la turkoj tute detruis la fortikaĵon. Ekde 1903 uzino pri kanabo ekfunkciis. La rumanoj okupis la urbeton en 1919. Post unu jaro laŭ la novaj landolimoj la urbeto iĝis rumana, la uzino hungara. Apud la uzino komunumo naskiĝis havanta la nomon Nagylak.