Nahuel Molina | |
---|---|
en marto 2019 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1998 (26-jaraĝa) en Embalse en la provinco Kordobo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Nahuel Molina aŭ je plena nomo Nahuel Molina Lucero estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la 6-an de aprilo 1998 en Embalse en la provinco Kordobo, do nun estas 26-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2016, ekde la komenco de 2022 li membras en la unua vira teamo de la klubo Atlético Madrid. Krome ekde la jaro 2021 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, kaj samtempe jam ekde 2017 en 2020 kaj 2021 ankaŭ membris en la juna argentina futbala teamo de sub-20-jaruloj. Kadre de la regula nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 rekoneblis per la numero "26". En la mondpokala ĉampionado, Molina trafis sian unuan golon por Argentino la 9-an de decembro 2022, en la kvaronfinala matĉo kontraŭ la nederlanda teamo. Li antaŭe helpis al Alexis Mac Allister dum la grupostadia matĉo kontraŭ Pollando. Sume li rajtis plenumi ses matĉojn por Argentino - farante sian kontribuon al la ĉampioneco.
|