La unua konata uzo de la esprimo Netflix and chill troviĝas en Twitter-afiŝo[1],[2] publikigita de « NoFaceNina » (La Shanda Rene Foster) la 22-an de januaro2009:
„ Mi ontas saluti en Netflix kaj senstreĉiĝi dum la cetero de la nokto.[traduko 1]”
La unuaj uzoj de tiu esprimo ne enhavis aludon al seksumado kaj nur signifis senstreĉiĝi antaŭ serioj aŭ filmoj disponeblaj en Netflix, plejofte sole[3].
La eŭfemisma eco de la esprimo ekestus dum 2014[3], kaj fine de la jaro ĝi disvastiĝis ene de la komunumo Black Twitter, tion atestas la fakto ke multaj homoj ektajpis la vorton « chill » inter citiloj.
„ Kodo por du homoj kiuj iras al la domo de unu el ili por fiki aŭ sperti aliajn seksumado-rilatajn agojn[traduko 2]”
Rapide la esprimo disvastiĝis ekstere de la komunumo Black Twitter, iĝante memeo kaj kaptante la atenton de informretejoj kiel The Guardian[3] kaj The Daily Mirror[4].
Dum la esprimo populariĝis, aperis eventoj, produktoj kaj servoj kiuj uzis ĝin. Ĝi ankaŭ ricevis agnoskon de la firmao Netflix[5].
Septembre de 2015 estis kreita parodiaapo similaspekta de Tinder por ke uzantoj organizu sesiojn de Netflix and chill[5]. En du universitatoj planis studentoj festivalojn pri Netflix and chill, unu el ili estis nuligita ĉar aŭtoritatoj taksis ke tro malmulte da homoj ĉeestus[6]. Dum la World Maker Faire en Novjorko, Netflix malkaŝas prototipon de butono nomita The Switch kiu, kiam oni premas ĝin, malfortigas la lumon en la ĉambro de la uzanto, silentigas rian poŝtelefonon kaj ŝaltas Netflix-on. Ĝin oni ofte kromnomas « Netflix and chill butono »[7].
Novembre de 2015, al la logotipo de Netflix antaŭ la sidejo de la firmao en Los Gatos, en Kalifornio, oni aldonis per pentro-vaporigilo la vortojn and chill[11].
Januare de 2016, la artisto Tom Galle kaj la firmao ART404 kreas t.n « Netflix & Chill ĉambron » en Novjorko, luebla ĉe Airbnb[13].
Komence de februaro de 2016 Netflix publikigis rezultojn de enketo pri la maniero per kiu paroj uzas ilian servon, priskribita kiel « Netflix and chill enketo »[14]. La rezultojn akompanis serio da mesaĝoj el sociaj retejoj kun la kradvorto #DatingWithNetflix (#AmrendevuiPerNetflix)[15].
Junie de 2016, la artisto Danah publikigis kanton nomita Netflix and Chill en SoundCloud. Ĝin produktis Wippy Lion, membro de aŭstralia muzikgrupo Justice Crew. La kanto ironie bildigas la uzon de la esprimo en populara kulturo[16].
Januare de 2020, Ben & Jerry's anoncas novan glaciaĵan guston nomita Netflix & Chill'd[17]. Tio estas vortludo: la angla vorto Chill laŭkuntekste povas signifi "senstreĉiĝi" aŭ "frosti".