Nord-Karolina Ŝtata Universitato | ||
---|---|---|
publika esplorada universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono • eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Think and Do Pensu kaj Faru | |
Informoj | ||
fondodato | 1887 | |
speco | publika universitato | |
Situo | ||
Geografia situo | 35° 47′ 14″ N, 78° 40′ 14″ U (mapo)35.787222222222-78.670555555556Koordinatoj: 35° 47′ 14″ N, 78° 40′ 14″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
urbo | Raleigh | |
adreso | 2101 Hillsborough Street, Raleigh, NC, 27695-7001 | |
poŝtkodo | 27695-7001 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 34 767 vd | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Oak Ridge Associated Universities • Cifereca Biblioteka Federacio • Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • IIIF Consortium • Atlantic Coast Conference • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • Dryad • Triangle Research Libraries Network • ORCID • American Council on Education • National Humanities Alliance • Open Education Network • Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship • Koalicio por Retigita Informo • Association of Public and Land-grant Universities • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | ||
filioj | ||
• Center for Nuclear Energy Facilities and Structures, North Carolina State University • Water Resources Research Institute, North Carolina State University • North Carolina Sea Grant • North Carolina Space Grant Consortium • James B. Hunt Jr. Library • D. H. Hill Library • NC State European Center in Prague • North Carolina State University reactor program • Mineral Research Laboratory vd | ||
| ||
| ||
Nord-Karolina Ŝtata Universitato (angle North Carolina State University, ankaŭ mallonge nomata NC State, North Carolina State, NC State University [1] kaj akronime NCSU) estas publika universitato situanta en Raleigh, la ĉefurbo de Norda Karolino, Usono [2]. Ĝi estis fondita en 1887 kaj antaŭe estis nomita North Carolina College of Agriculture and Mechanic Arts.
En la printempo de 2017, ĉirkaŭ 32 000 studentoj studis en la universitato, el kiuj ĉirkaŭ 23 000 por bakalaŭroj kaj ĉirkaŭ 9 000 por altnivelaj diplomoj. Ĉi tiu nombro igas NCSU la plej granda universitato en la karolinoj, kaj norda kaj suda [3]. Inter la konataj diplomiĝintoj de la universitato estas Robert Gibbs, John Edwards kaj Russell Wilson [4].
La universitato ofte estas en la supraj 100 lokoj de la Ŝanhaja rangotabelo kaj de la revuo US News & World Report [5].
La universitato estis fondita en marto 1887 fare de la ŝtato sub la nomo "North Carolina College of Agriculture and Mechanical Arts". Ĉe tiu tempo la kolegio estis malfermita nur al blankuloj. En 1918, la jaro de la kolegio estis ŝanĝita al la "Ŝtata Kolegio de Agrikulturo kaj Inĝenieristiko". En 1931 la nomo denove estis ŝanĝita kaj la kolegio iĝis la Ŝtata Universitato. En 1947 lernejo de dezajno kaj arkitekturo estis establita en la universitato kaj en 1950 la lernejo de eduko ankaŭ estis establita [6].
En la somero de 1956, sekvante la Brown v. Board of Education verdikto (1954), afro-usonanaj studentoj ankaŭ komencis studi en la universitato [7]. En 1966, pli ol 10,000 studentoj jam studis en la universitato, kaj en la 1970-aj jaroj la Lernejo de Humarecoj kaj Sociaj Sciencoj estis establita [3]. En 1987, dum la 100-a datreveno de la institucio, la NCSU spertis grandskalan renovigadon kun investo de centoj da milionoj da dolaroj [8].