Novrealismo estas skolo de arto kaj literaturo en la 20-a jarcento, kiu akcentas la aspektojn de la reala vivo, super la mondo de la imago. La nomo estas speciale uzata por la tendenco de la kinoarto en Italio post la fino de la 2-a Mondmilito.
La itala kina arto naskiĝis ĉirkaŭ aro de kritikistoj grupiĝintaj en la revuo Cinema, inter kiuj troviĝis Michelangelo Antonioni, Luchino Visconti, Gianni Puccini, Giuseppe de Santis kaj Pietro Ingrao. Ili estis forte influitaj de la franca poezia realismo, kaj kelkaj el ili estis laborintaj kun la reĝisoro Jean Renoir.
La unua filmo sekvanta tiujn postulatojn estis Roma, città aperta (Romo, malferma urbo), la unua grava filmo farita en Italio post la milito. La pinton de la movado oni konsideras la filmo Ladri di biciclette (Bicikloŝtelistoj) de 1948
Ĉefaj reĝisoroj novrealistaj estis: Roberto Rossellini, Luchino Visconti kaj Vittorio de Sica.