![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nuits-Saint-Georges (stacidomo). |
Nuits-Saint-Georges | |||
---|---|---|---|
![]() Vidaĵo de Nuits-Saint-Georges
| |||
komunumo en Francio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Beaune | ||
Kantono | Nuits-Saint-Georges | ||
Komunumaro | Communauté de Communes du Pays de Nuits Saint Georges | ||
INSEE kodo | 21464 [+] | ||
Poŝtkodo | 21700 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Alain Cartron (2014-2026) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 263 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 257 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 8′ N, 4° 57′ O (mapo)47.13754.9502777777778Koordinatoj: 47° 8′ N, 4° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 224 m [+] | ||
Areo | 20,5 km² (2 050 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nuits-Saint-Georges estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
La komunumo enhavas la urbon Nuits-Saint-Georges kaj la vilaĝetojn Concoeur kaj Corboin. La rivero la Meuzin trafluas tra la urbo.
La aŭtovojo A31, la departementa ŝoseo D74 kaj la trajno komunikigas la urbon kun Beaune kaj Dijon.
La ĉefaj kulturoj estas vinberujo kaj nigra ribo.
La ĉefaj industrioj estas metalurgio, kartono, presejo, manĝaĵa industrio.
Estas lernejoj por knaboj kaj malsanulejo por maljunuloj.
La unuaj spuroj de homoj en la komunumo datiĝas de la Magdalenio en la loko Trou-léger. En la loko les Bolards[1], romana urbo estis. Tie estis interalie templo de Mitrao. La urbo prosperis ĝis ĝia tuta detruado en la komenco de la 5-a jarcento. Hodiaŭ eĉ ĝia nomo estas forgesita.
Mezepoke urbo estis menciita ekde la 10-a jarcento. En la jaro 1212, la duko Odo la 3-a donis al la suda parto de la urbo nomita Nuits-Aval rajton de komunumo. La preĝejo Saint-Symphorien estas konstruita dum la 13-a jarcento. Ekde 1362, la komunumo konstruis remparojn. La belfrido estas konstruita en 1610.
La 18-an de decembro 1870, batalo okazis tie inter la armeo de la generalo Camille Crémer kaj la generalo August von Werder kun la badena divizio de la generalo Adolf von Glümer.[2]
La 21-an de junio 1908, tie la dua federacia festo de la "verda stelo" okazis. En 1909 la esperanta grupo deNuits organizis interŝanĝon inter du familioj. Dekkvarjara knabo de Nuits iris en Magdeburgo kaj dekkvarjara knabo de Magdeburo iris en Nuits[3]. La grupo de Nuits malfermis en 1911[4].
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (0,23 % de voĉoj) en 2004, ricevis 2 voĉojn (0,14 % de voĉoj) en 2009 kaj ricevis 3 voĉojn (0,20 % de voĉoj) en 2014.
kaj ankaŭ