Odorín, hungare Szepesedelény [sepeŝedelEnj], germane Dirn estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Odorín | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Košice | ||
Distrikto | Spišská Nová Ves | ||
Poŝtkodo | 053 22 | ||
Aŭtokodo | SN | ||
Telefonkodo | ++421-53-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 930 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 110 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°56′00″N 20°38′00″O / 48.933333°N, 20.633333°O (mapo) Koordinatoj: 48°56′00″N 20°38′00″O / 48.933333°N, 20.633333°O (mapo) | ||
Alto | 439 m s.m. | ||
Areo | 9 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Odorín [+] | |||
Odorín situas laŭ flankovojoj. Spišská Nová Ves troviĝas je 5 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1263 en formo "Odorin". La fondintoj estis saksoj. La latina loknomo "Odorinum" kaj la hungara "Edelen" aperis en 1435. En 1787 loĝis tie 331 vilaĝanoj en 45 domoj, en 1828 551 vilaĝanoj en 73 domoj. En 1831 la vilaĝanoj partoprenis en ribelo nomata pri ĥolero. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Odorin, poste ĝi rericevis sian mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepesedelény 580 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Igló, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Odorín 872 homoj, (867 slovakoj).