Ole Bull | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ole Bornemann Bull |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1810 en Bergen |
Morto | 17-an de aŭgusto 1880 (70-jaraĝa) en Bergen |
Tombo | Assistentkirkegården (en) |
Lingvoj | norvega |
Ŝtataneco | Norvegio Usono |
Alma mater | Bergen Cathedral School (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Georg Andreas Bull (en) , Knud Bull (en) kaj Edvard Storm Bull (en) |
Edz(in)o | Sara Chapman Bull (en) (1870–) |
Okupo | |
Okupo | komponisto academic musician (en) |
Verkoj | Q2236131 |
Ole Borneman BULL [Ule bUl] (naskiĝis la 5-an de februaro 1810, mortis la 17-an de aŭgusto 1880) estis mondfama norvega violonisto kaj komponisto de la Romantika epoko. Li ankaŭ estis signifa kultura personeco kaj inspirfonto por sendependa norvega arto en la plej larĝa signifo, kun granda graveco por la norvega popolmuziko, literaturo kaj teatro. Li ankaŭ estis patriota kosmopolito.
Ole Bull estis siatempe same fama en la okcidenta mondo kiel ekzemple Felix Mendelssohn, kun kiu li ankaŭ koncertis.
Li naskiĝis en Bergen, kaj jam dek-jaraĝa li estis elstara violonisto. Dum siaj dudekaj jaroj li estis virtuoso samklase kun Nikolo Paganini, kaj en siaj tridekaj jaroj li iĝis fama ankaŭ en Nord-Ameriko, kie li kutime pasigis la vintrojn.
Ole Bull estas tre grava persono en la norvega kulturhistorio. Estis li kiu startigis la unuan norvegan teatron en 1850. Lia ĉefa pasio estis muziko, kaj lia intereso pri la norvega popola muziko inspiris la norvegojn, kiuj dum jarcentoj estis estintaj malriĉa popolo (en unio kun Danio ĝis 1814) sen forta sento de propra nacia kulturo.
Robert Schumann, Mark Twain, Henry Wadsworth Longfellow, William Makepeace Thackeray kaj George Bernard Shaw estis admirantoj de Ole Bull. Li estis amiko de Franz Liszt, Edvard Grieg kaj Bjørnstjerne Bjørnson. George Sand uzis lin kiel modelon en sia romano Malgrètout, kaj Henrik Ibsen donis multajn el liaj trajtoj al sia Peer Gynt.
Liaj koncertoj en Eŭropo kaj Usono furoris, kaj virinoj svenis kiam la alta, forta kaj laŭdire tre ĉarma norvego Ole Bull staris sur la scenejo. Li rajtis postuli preskaŭ kiom ajn kiel pagon por siaj koncertoj. Bedaŭrinde li ne kutimis surpaperigi sian muzikon; li tenis ĉion en sia kapo. Tial ekzistas nur tre malmultaj el liaj verkoj hodiaŭ, kaj lia famo iom post iom malkreskis post lia morto.
Lia hejmo "Malgranda Alhambra" sur la insulo Lysøen en Os estas nun muzeo. En la jaroj 1872 - 1873, Bull konstruigis vilaon, iele 'malgradan alhambro' sur la insulo Lysøen en Os, ĉe la Lyse-fjordo ekster Bergen. La vilao estis dizajnita laŭ la instrukcioj de Bull en norvegstila arkitekturo kun influoj de la araba-maŭra arkitekturo kaj kun granda, russtila kupolturo.
Ole Bull mortis en sia grandioza vilao en Os, Norvegio kaj lia funebro en Bergen estis laŭdire la plej pompa iam ajn vidita en Norvegio.
En 2010, Norvegio festis la 200-an naskiĝtagon de Ole Bull. En 2006 aperis la filmo Himmelstormeren (angle: The Sky Stormer) kiu celas rakonti la vivon kaj arton de Ole Bull. Ŝtata parko en Pensilvanio, Usono, portas lian nomon[1] ĉar li tie investis kaj perdis grandan parton de lia kapitalo.
(en) Einar Haugen, Ole Bull: Norway's romantic musician and cosmopolitan patriot (1993)
(sveda) Stig Lundström: Ole Bull - la plej bona violonisto de la mondo, Nordens Tidning n-ro 3, 2010, Föreningen Norden