Patricio de la Escosura | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Patricio de la Escosura Morrogh | |||||
Naskiĝo | 5-an de novembro 1807 en Madrido | ||||
Morto | 22-an de januaro 1878 (70-jaraĝa) en Madrido | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Partio | Moderate Party (en) Liberal Union (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Jerónimo de la Escosura vd | ||||
Patrino | Ana Morrogh Wolcott (en) vd | ||||
Gefratoj | Narciso de la Escosura kaj Luis de la Escosura y Morrogh (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto dramaturgo diplomato poeto politikisto verkisto ŝtatreprezentanto militisto vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Patricio de la Escosura Morrogh (Madrido, 5-a de novembro de 1807 - Madrido, 1878) estis hispana politikisto, ĵurnalisto, dramaturgo, mitografo, literatura kritikisto kaj verkisto de la epoko de la Romantikismo.[1]
Li estis filo de la militisto, verkisto, historiisto kaj tradukisto el Oviedo Jerónimo de la Escosura y López de Porto (1774-1855), membro de la Real Academia Española kaj de Akademio de Historio, kaj de Ana Morrogh Wolcott, de angla deveno. Dum li estis ankoraŭ knabo, lia familio translokiĝis al Madrido. Tie li studis en la lernejo San Mateo, fondita de la liberala patro kaj poeto Alberto Lista, kiu kondukis lin al romantismaj idealoj. Tiuepoke li kreis, kun siaj amikoj José de Espronceda kaj Ventura de la Vega, la sekretan societon Los Numantinos (1823-1825) cele revenĝi la morton de la liberalo Rafael del Riego kaj faligi la absolutisman registaron. Tamen printempe de 1825 ili estis denoncitaj, procezitaj kaj ellandigitaj.
Escosura revenis al Hispanio en 1826 kaj eniris en la Akademio de Artilerio. Kiel militisto li partoprenis en la Unua Karlisma Milito estrita de la generalo Luis Fernández de Córdova. En Madrido li aktive partoprenis en la kultura vivo tiama kaj estis inter la membroj de la fama babilrondo literatura romantisma Parnasillo. Li kaj Federico de Madrazo, kun aliaj amikoj kiaj Espronceda, fondis kaj redaktoris en 1835 la revuon El Artista, simbolo de la hispana Romantikismo, kaj same membro de la Liceo Artístico y Literario de Madrido.
Partiano de la Reĝino María Cristina kontraŭ la liberala progresisto Baldomero Espartero, li ekziliĝis denove en 1840. Post la falo de la regento en 1843, Escosura revenis al Hispanio kaj aliĝis al la Modera Partio liberala. Edzo de aktorino, li direktoris en Madrido la Teatron de la Muzeo. En 1847 eniris en la Real Academia de la Lengua.
Li estis ministro de Gobernación (internaj aferoj) en la registaro de Narváez. Poste li aliĝis al la progresista partio kaj elstaris en la formado de la tendencacentro parlamenta kio okazis post la revolucio konata kiel Vikalvarada (1854). Dum la Progresista Jarduo li estis denove Ministro de la Gobernación kun Espartero. La sinteno de Escosura antaŭ Leopoldo O'Donnell okazigis la demizion de la tuta registaro, pro kio li ricevis altan postenon en Filipinoj. Poste li estis deputito de la partio Unión Liberal (1866) kaj, kvankam li estis denove parlamentano, lia politika agado post la Revolucio septembra, la Respubliko kaj la Burbona restaŭrado estis malgrava; li krome estis reprezentanto de Hispanio en Berlino (1872).
Li estis relative fama kiel romantisma dramaturgo pro sia teatraĵo Bárbara de Blomberg, kiu temas pri la patrino de Johano de Aŭstrio kaj la konflikto de Karlo la 1-a inter la fidelo al sia amo kaj sia respondeco. Aliaj liaj teatraĵoj estas la jenaj La Corte del Buen Retiro (1837), kie dua parto estas También los muertos se vengan (1838), kie aperas famaj figuroj de la Hispana Ora Jarcento kun la amaferoj de la Grafo Villamediana kun la reĝino Izabela de Burbono, kiuj finas per la murdo de la grafo laŭ ordono de Olivares; la verko enhavas ĝenrismajn scenojn kaj tiele aperas, ekzemple, poezia akademio prezidita de la reĝo en kiu partoprenas Quevedo, Góngora, Villamediana kaj la propra monarko; la verko premieriĝis dum la Karlismaj Militoj kaj en ĝi oni laŭdas la liberecon kontraŭ la absolutisma monarkio; Higuamota (1838), pri amerika temo, kiel Las mocedades de Hernán Cortés (1844) kaj La aurora de Colón (1839). Pli malfruas estas la historia teatraĵo Don Pedro Calderón (1867), frukto de la studado pri Pedro Calderón de la Barca por eldoni ties verkojn; la fama dramaturgo aperas interplektita en komplika amafero el kiu eliras por dediĉi sin al pastreco. Inter liaj komedioj elstaras Las flores de don Juan kaj El amante universal.
El 1842 al 1844 oni publikigis en Parizo "España Artística y Monumental", mejloŝtona verko de la hispana romantikismo, kun tekstoj priskribaj de Patricio de la Escosura kaj ilustracioj de la pentristo Jenaro Pérez de Villaamil.
Li verkis ankaŭ rakontajn poemojn imite al sia amiko Espronceda, kiaj la legendo pri la Kastiliaj Komunumanoj El bulto vestido de negro capuz (1835), kaj, influita de Walter Scott, kelkajn romanojn ĉu historiajn aŭ ne, inter aliaj Ni rey ni Roque (1835), El Conde de Candespina (1832), El patriarca del valle (1846), Memorias de un coronel retirado (1868, membiografia).
Kiel romanisto lia rakonta tempostilo estas sufiĉe malrapida kaj ne dokumentigas sufiĉe siajn verkojn. Kiel kritikisto kaj priserĉisto li publikigis siajn Estudios históricos sobre las costumbres españolas (1851), Manual de mitología (1845) kaj studon pri la teatro de Pedro Calderón de la Barca: "Ensayo crítico sobre la vida y el teatro de don Pedro Calderón", kio enkondukas sian eldonon de la Teatro escogido de la granda aŭtoro.