Paul Hörbiger alkreskis kiel filo de inĝeniero Hanns Hörbiger kaj ties edzino Leopoldine en Imperio Aŭstrujo-Hungarujo. En 1902 la familio transloĝiĝis al Vieno. Post abituro ĉe abateja gimnazio en Sankta Paŭlo en Lavantvalo en 1914 Hörbiger volontule servis dum la Unua Mondmilito en montara artilerio-regimento. Plurfoje distingita, la 1-an de novembro li estis rangaltigita al ĉefleŭtenanto.
Post tio li lernis ĉe la Aktorlernejo Otto en Vieno kaj komencis sian karieron en 1919 ĉe la urba teatro Reichenberg en Bohemujo kaj de 1920 ĝis 1926 ĉe la Germana Teatro en Prago. Per dungiteco ĉe la Germana Teatro je Berlino de Max Reinhardt (1926 ĝis 1940) Hörbiger atingis sukcesan ekkarieron. Ekde 1929 li krome aktoris ĉe la Baranowsky-Scenejoj kaj ĉe la Kabaredo de Komikistoj.
En la 1930-aj jaroj Paul Hörbiger fariĝis per sonfilmoj unu el la plej popularaj germanlingvaj aktoroj. En siaj roloj li personigis la tipon de bonkorulo kun multa vivĝojo, en Hans Moser li trovis konvenan kunaktoron. Ekde 1940 ĝis 1943 Paul Hörbiger prezentis en la ensemblo de la viena Burgoteatrejo. En 1943 li prezentis je la Festivalo de Salcburgo kiel Papageno kun Gusti Huber kiel kunaktorino en Die Zauberflöte de Wolfgang Amadeus Mozart. En 1936 li fondis kun E. W. Emo kaj la aŭstra konsulo Karl Künzel en Berlino la filmproduktan firmaon Algefa.
Kiel multaj aliaj, ankaŭ li disponis sin en 1938 post la „Anschluss“ (anektado de Aŭstrujo fare de Germanujo) al la nazia propagando de vienaj artistoj por la jes je la popolbaloto.[1] Aliaflanke Hörbiger helpis multajn judajn kolegojn el la viena artisto-mondeto je la fuĝo en Svisujon. En 1945 la nazioj arestis lin kaj kondamnis lin al morto pro ŝtatperfido. La radiostacio BBC tiam jam anoncis lian morton.
Post la milito Paul Hörbiger povis daŭrigi sian aktorokarieron kaj estis aparte en la 1950-aj jaroj tre sukcesa. Al liaj plej diskonataj filmoj el tiu tempo apartenas interalie The Third Man, Hallo Dienstmann Der Raub der Sabinerinnen, Mädchenjahre einer Königin, Die Deutschmeister kaj Charleys Tante. Ekde 1947 ĝis 1949 Hörbiger estis prezidanto de la Unua Viena Piedpilko-Klubo 1894.
Konsiderindan parton de sia energio Hörbiger investis dum la kvindekaj jaroj en la informiĝo pri la morto de sia frato Alfred, kiu estis mortinta la 31-an de julio 1945 en la aĝo de 54 jaroj en la universitata kliniko je Innsbruck. En 1951 Paul Hörbiger metis denuncon kontraŭ nekonatulo pro murdosuspekto. Sekvis entute dek kvin procesoj kun eltombigoj kaj sekcoj de la kadavro. Pro ĉi tiu proceso ankaŭ okazis plena malpaciĝo kun lia frato Attila Hörbiger. En 1963 oni ĉesis ĉiujn procesoj pro manko de pruvoj.
En 1964 li verkis kune kun Hans Moser la muzikalbumon Servus Wien. Ekde meze de la 1960 Paul Hörbiger sin dediĉis pli kaj pli al teatro, ĉar liaj filmroloj pli kaj pli difinis siajn rolojn al la rolo de pacanima vienano. Ekde 1965 li denove estis ensemblano de Burgoteatrejo. Krom tio li aktoris en multaj televidfilmoj. Tiutempe li ankaŭ repaciĝis kun sia frato.
En 1980 okazis la lasta unuafoja prezentado de Hörbiger ĉe Burgoteatrejo: Komödie der Eitelkeit de Elias Canetti (reĝisoris Hans Hollmann). Hörbiger vestis sin en ĝi denove per la tipa ĉapo de viena servisto, kiel jam antaŭe en la filmo Hallo Dienstmann de Franz Antel.