Pedro Américo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1843 en Areia |
Morto | 7-an de oktobro 1905 (62-jaraĝa) en Florenco, Italio |
Tombo | Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo politikisto romanisto poeto natursciencisto |
Verkoj | Independence or Death The Battle of Avaí Tiradentes quartered |
Pedro Américo de FIGUEIREDO e MELO (29-a de aprilo 1843 en Areia, Paraibo, Brazilo – 7-a de oktobro 1905 en Firenze, Italio) estis grava brazila pentristo de la 19-a jarcento. Li estis simbolo, en Brazilo, de konservativemo en pentrado kaj arto. En 20-a jarcento li severe ricevis kritikojn. Monteiro Lobato diris ke li estis la "plej granda brazila pentristo, sed la malplej brazila el pentristoj". Lia bildo "Independência ou Morte" (Sendependo aŭ Morto), estas rigardita samtempe kiel nacia simbolo kaj marko de kontraŭprogresismo en arto.