Pehr von Afzelius (1760-1843) | |||||
---|---|---|---|---|---|
medicus Suecianus
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Pehr Afzelius | ||||
Naskiĝo | 14-a de decembro 1760 en Larvs socken, Västergötland, Svedio | ||||
Morto | 2-a de decembro 1843 en Upsalo, Svedio | ||||
Tombo | malnova tombejo de Upsalo vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Afzelius vd | ||||
Patro | Arvid Afzelius vd | ||||
Gefratoj | Adam Afzelius kaj Johan Afzelius vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kirurgo vd | ||||
Laborkampo | Medicino vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pehr von Afzelius (1760-1843) (* Larvs socken, Västergötland, en la 14-a de decembro 1760 - Upsalo, en la 2-a de decembro 1843) estis profesoro pri Medicino de la Universitato de Upsalo.
En 1777 li studis en Upsalo kaj influita de Adolph Murray (1751-1803)[1] li faris medicinon. Inter 1784-1786 li studis medicinon en Parizo kaj Londono, fariĝante poste profesoro pri medicino en Upsalo. En 1788, li estis nomumita kirurgo de la Universitata Hospitalo. Dum la milito li estis devigata servi la regimenton. Post la milito li revenis al la universitato.
Okaze de la morto de Johan Gustaf Acrelius (1741-1801)[2] li estis nomumita profesoro pri Medicino de la Universitato de Upsalo, ofico kiun li tenis dum 19 jaroj. Dum la minaco de flava febro, en 1804, li aktivis kiel Ĝenerala Inspektoro de la Armeo, kie li faris longajn vojaĝojn ene de la lando, kaj kiel privata kuracisto de la princo Karolo Johano Pehr akompanis lin dum lia norvega kampanjo.