Petro de Aliarko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Franca katolika episkopo | |||||
Ceteraj titoloj | Teologo, astrologo, kardinalo | ||||
Persona informo | |||||
Pierre d'Ailly | |||||
Naskiĝo | 1351 en Compiègne, Francio | ||||
Morto | 9-an de aŭgusto 1420 en Avignon, Francio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Fakuktato de katolika teologio de Parizo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo katolika sacerdoto kartografo filozofo astrologo profesoro astronomo vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Imago mundi vd | ||||
| |||||
Episkopo de Puy-en-Velay, de Limoges, de Orange | |||||
Princepiskopo de Cambrai | |||||
Dum | 1398 – 1411 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pierre d'Ailly (* Compiègne, en la 1351 - Avignon, en la 9-a de aŭgusto 1420) estis teologo, astrologo, kardinalo de la katolika romia eklezio. Li estis profesoro pri filozofio kaj teologio en la Kolegio de Navaro, de 1375, kaj granda majstro ekde 1384, kaj ankaŭ interesiĝis pri la reformo de la kalendaro juliana, proponante forigi la diferencon inter la civilaj kaj la astronomiaj jaroj, tamen, la eklezio havis aliajn maltrankvilojn kaj la kalendara reformo estus adoptita nur en la jaro 1582 de la papo Gregorio la 13-a.
Li studis en la Kolegio de Navaro de la Universitato de Parizo inter 1384 kaj 1389, kaj tie li estis kanceliero (1389-1395) kaj profesoro de Jean de Gerson kaj de la humanisto Nicolas de Clémanges (1362-1437)[1]. En 1375 li instruis la Biblion kaj la Sentencojn de Petro Lombarda inter 1376-77. En 1381 li ricevis sian licenzion kaj sian diplomon pri teologio. En 1389, li fariĝis konfesanto de la reĝo Karlo la 7-a (Francio) el Francio. En 1389, li estis sendita de la reĝo kaj de la Universitato de Parizo por peti al la antipapo Klemento la 7-a (1342-1394)[2] la kanonizadon de Petro de Luksemburgo (1369-1387)[3].
En 1394, li estis ree sendita de la reĝo al Avignon en diplomatia misio ĉe la antipapo Benedikto la 13-a. En la 2-a de aprilo 1395 li fariĝis episkopo de Le Puy-en-Velay, en la 14-a de septembro 1381 li fariĝis kanoniko en la ĉapitro de la katedralo de Noyon kaj en novembro 1396 episkopo de la sama katedralo, kaj en marto 1397 episkopo de Cambrai obee al la buleo datita de la 15-a de novembro 1396.
Li elektiĝis kardinalo en la konsistorio de la 6-a de junio 1412. En la 1-a de decembro 1412 li komencis partopreni de la papa administrantaro, finante lian promocion kiel kardinalo en la 19-a de decembro 1412. En la 21-a de decembro 1412 li estis nomumita administranto de la diocezo de Uzés, ĉar lia antaŭulo estis forigita al la diocezo de Limoĝo. En 1417 li partoprenis en la konklavo kiu elektis la papon Marteno la 5-a (1368-1431).