Petrolina | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 56300-000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 386 786 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 85 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 24′ S, 40° 30′ U (mapo)-9.3927777777778-40.507777777778 [+] | ||
Alto | 376 m [+] | ||
Areo | 4561,872 km² (45 618 7.2 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Petrolina [+] | |||
Petrolina estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la brazila subŝtato Pernambuko.
Petrolina situas sur montetaro, laŭ maldekstra bordo de rivero São Francisco en orienta parto de la lando. Laŭ la dekstra bordo etendiĝas Juazeiro. Salvador de Bahio troviĝas 512, Recife 730, Braziljo 1550, Rio-de-Ĵanejro 1927, San-Paŭlo (urbo) 2138, Curitiba 2468, Campo Grande 2537, Manaus 2834, Porto Alegre 2246 km.
Petrolina estis fondita en 1870. La kresko de Petrolina estas sekvo de la konstruado de la Sobradinho-Digo en 1982. La akvorezervujo evoluigis la agrikulturon helpe de la irigacio, tiutempe multe da enmigrantoj alvenis.
En ĉirkaŭaĵo de Petrolina tradicie estas agrikulturo (vinbero]]j, mangoj, gujavoj, bananoj, kokosoj, melonoj, industriaj tomatoj, cepoj). Menciindas ankaŭ la bredado (kaproj, ŝafoj, brutoj, porkoj, azenoj, muloj, ĉevaloj).
En Petrolina la averaĝa jara temperaturo varias inter 21-33 °C. Jare pluvas po 577 mm. La pluvosezono komenciĝas en decembro kaj finiĝas en majo. Post tio la klimato daŭre estas seka.
Juazeiro kaj Petrolina estas ligita per ponto. La urbego estas la norda finstacio de fervojo. La du grandurboj, estas ligitaj per moderna ponto. La flughaveno estas plejparte por regionaj flugoj, krome estas internacia eksportado de freŝaj fruktoj.