Pierre Leroux | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Pierre Leroux | |||||
Naskonomo | Pierre-Henri Leroux | ||||
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1797 en Parizo | ||||
Morto | 12-an de aprilo 1871 (74-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Jules Leroux (mul) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto redaktisto tradukisto filozofo politikisto verkisto ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo ![]() | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pierre Henri LEROUX (7-a de aprilo 1797 – 12-a de aprilo 1871), franca filozofo kaj politika ekonomikisto, naskiĝis en Bercy, nune parto de Parizo, la filo de metiisto.
Lia edukado estis interrompita pro la morto de lia patro, kio devigis lin vivteni siajn patrinon kaj familion. Li eklaboris unue kiel masonisto kaj poste komponisto; li aliĝis al P. Dubois en la fondo de Le Globe kiu iĝis en 1831 la oficiala organo de la komunumo de sansimonianoj, kies elstara membro li iĝis. Novembre samjare, kiam Prosper Enfantin iĝis estro de sansimonianoj kaj predikis la liberigon de virinoj kaj la funkciojn de couple-prétre, Leroux separiĝis el la organizo. En 1834 li publikigis eseon titole "Individuismo kaj socialismo" kiu, spite ties mesaĝo de skeptikismo al ambaŭ tendencoj, enkondukis la terminon socialismo en la franca politika diskurso. En 1838, kun Jean Reynaud, kiu estis separinta kun li, li fondis la Encyclopédie nouvelle (eld. 1838-1841). Inter la artikoloj kiujn li enmetis estis De l'egalité kaj Refutation de l'éclectisme, kiuj poste aperos kiel separataj verkoj.