La komunumo estis kunligita de 1972 ĝis fino de 2004 kun tiu de Pléhérel. Ili kune nomiĝis Fréhel. Post la fino de asociiĝo inter la du komunumoj, la komunumo Pléhérel konservis la nomon Fréhel, kvankam Kabo Fréhel situas sur la teritorio de komunumo Plévenon.
Romanika mezepoka kalvario, kun du skulptitaj facoj, registrita kiel Monumento Historia.
Kastelo de Meurtel, kun kolombejo kaj kapelo dediĉita al sankta Barbara 17-a kaj 18-a jc. Posedaĵo de familio Tréméreuc de la 17-a jc ĝis komenco de la 20-a jc, pasis per geedziĝo al familio Grout de Beauvais du Meurtel, kiu konservis ĝin ĝis en 1922. Meza juĝrajto en 1780. Nun, ĝi estas loĝejo de familio Lantivy.