Podůlšany

Koordinatoj: 49° 07′ 44″ N 15° 44′ 18″ O / 49.12889 °N, 15.73833 °O / 49.12889; 15.73833 (mapo)
Podůlšany
germane Podulschan
municipo
Preĝejo de sankta Mikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Podůlšany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Situo Podůlšany
 - alteco 227 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 44″ N 15° 44′ 18″ O / 49.12889 °N, 15.73833 °O / 49.12889; 15.73833 (mapo)
Katastro 3,34 km² (334 ha) Podůlšany
Loĝantaro 157 (2024)
Denseco 47,01 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 45
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 572951
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Podůlšany
Retpaĝo: www.podulsany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Podůlšany (germane Podulschan) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 13 km norde de la urbo Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, ĉe la ŝoseo n-ro 333 inter Lázně Bohdaneč kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 157 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Praskačka, Čeperka, Staré Ždánice kaj Libišany.

La vilaĝo origine apartenis al la klostro de Sedlec, pli poste al monaĥejo de Opatovice.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869288
1880278
1890312
1900292
1910260
1921249
JaroLoĝantoj
1930299
1950226
1961227
1970189
1980165
1991157
JaroLoĝantoj
2001151
2011158
2014160
2016165
2017161
2018165
JaroLoĝantoj
2019169
2020167
2021159
2022160
2023163
2024157

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Sur rando de la vilaĝo situas pseŭdorenesanca preĝejo de Sankta Nikolao, konstruita en la jaro 1903 de J. Křička. Origine estis sur la loko ligna preĝejeto el la jaro 1665, kiun oni en la jaro 1894 transigis al etnografia ekspozicio en Prago. La nova preĝejo estas ununava kun turo en la fronto.

Aranĝaĵo estas plejparte origina el la fino de 16-a jarcento. La ĉefaltaro estas ornamita per statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, per centra novtempa statuo kaj per gotika tomboŝtono kun surskribaĵo. La flankaj altaroj havas riĉan figuran ornamaĵon. En presbiterejo sur konzoloj estas statuoj de Sankta Adalberto, Sankta Venceslao, Virgulino Maria, Sankta Anna, Sankta Georgo kaj Sankta Marteno, sub la ĥorejo estas du okangulaj bildoj de sanktulinoj, sur ĥorejo estas bildo de Pieto el la 19-a jarcento.

Apud disvojiĝo al Staré Ždánice estas kapeleto el la 19-a jarcento, sen aranĝaĵoj.

Surrande de la vilaĝo estas valora statuo de Sankta Venceslao datita 1890.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]