Pozořice | |||
kampurbo | |||
Pozořice (supre, super la linio) kaj Sivice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Pozořice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Šlapanice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Situo | Pozořice | ||
- alteco | 365 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 12′ 45″ N 16° 47′ 27″ O / 49.21250 °N, 16.79083 °O (mapo) | ||
Katastro | 15,49 km² (1 549 ha) Pozořice | ||
Loĝantaro | 2 399 (2024) | ||
Denseco | 154,87 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1297 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 664 07 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 583677 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de kampurbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pozořice | |||
Retpaĝo: www.pozorice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Pozořice estas kampurbo troviĝanta en distrikto Brno-provinco en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas 15 km oriente de Brno, sur deklivoj de Drahana montetaro. Vivas ĉi tie 2 399 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rousínov, Sivice, Viničné Šumice, Kovalovice, Hostěnice, Holubice kaj Olšany.
Pozořice estas komune kun pluaj ok municipoj enmembrigitaj en mikroregionon Rokytnice. La municipo estas urbanisme kunkreskinta kun la najbara Sivice en sudokcidento (ili havas kelke da komunaj stratoj). Sudoriente la konstruareo denove rekte ligas al Kovalovice. Komune kun la proksima Viničné Šumice la tuta aglomeraĵo havas proksimume 5,5 miloj da loĝantoj.
La unua skribmencio pri la vilaĝo el la jaro 1297.
En konekso kun la batalo ĉe Slavkov en la jaro 1805 estis en paroĥo en Pozořice kelke da tagoj enloĝigitaj francaj soldatoj. Post la venkita batalo ili marodis en la municipo onidire 4 tagoj brutaron, nutraĵojn kaj pli valorajn objektojn.[1]
Dum la militaj eventoj fine de aprilo de 1945 pereis sur la teritorio de Pozořice 37 sovetaj soldatoj, la vivon perdis 3 lokaj loĝantoj kaj proksimume 4 domoj estis grave damaĝigitaj dum flugatakoj.
En la jaro 1947 Pozořice estis administre kunigita kun municipo Jezera (devene memstara municipo, fondita en la jaro 1710, hodiaŭ ĝi kreas la nordan parton de Pozořice).
Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 292 |
1880 | 1 370 |
1890 | 1 489 |
1900 | 1 573 |
1910 | 1 704 |
1921 | 1 691 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 870 |
1950 | 1 882 |
1961 | 2 093 |
1970 | 1 980 |
1980 | 1 963 |
1991 | 1 888 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 976 |
2014 | 2 233 |
2016 | 2 255 |
2017 | 2 257 |
2018 | 2 248 |
2019 | 2 288 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 339 |
2021 | 2 279 |
2022 | 2 286 |
2023 | 2 374 |
2024 | 2 399 |
Hodiaŭ ĝi troviĝas en la katastro de la najbara Kovalovice. Ĝi estis konstruita en la jaro 1785. Temas pri historie valora kaj signifa memorindaĵo el periodo de la batalo ĉe Slavkov. En tiu ĉi rejunga stacio de aŭstria poŝto havis la 28-an de novembro 1805 ĉefan tendon marŝalo Murat. La saman tagon ĉi tie havis konsulton kun siaj marŝaloj imperiestro Napoleono kaj la 2-an de decembro 1805 ĉi tie estis ĉefa posteno de la rusa generalo Bagration. Post la venka batalo imperiestro Napoleono tranoktis en Stará Poště kaj la 3-an de decembro 1805 li ĉi tie akceptis aŭstran ambasadoron de princo Liechtenstein, por ke ili interkonsentu kunvenon pri fermo de armistico inter imperiestro Francisko la 1-a kaj Napoleono. Hodiaŭ en tiuj ĉi lokoj troviĝas restoracio.
Tra la municipo kondukas ŝoseo II/383 kondukanta el Bílovice nad Svitavou tra Ochoz u Brna al vojkruciĝo kun ŝoseo II/430 proksime de alveturejo al aŭtostrado D1 ĉe Holubice. Sudokcidente preter la municipo kondukas longa fervoja branĉtrako el Blažovice ĝis cementejo en Mokrá.
|